Interesa ludo

    Preparo: Streku sur la tero cirklon kun du-metra diametro. Ludu du personoj chiu kun unu au du ciferoj skribitaj sur kartono sur la dorso. Krucinte siajn manojn postdorse, la ludantoj staru vid-al-vide en la cirklo.

    Metodo: Dum la ludo chiu el la ludantoj en la cirklo devas klopodi chiamaniere por vidi la cifero( j )n sur la dorso de la kontrauulo kaj laueble ne vidigi la sia( j )n. Kiu la unua vidas la cifrero( j )n sur la dorso de la kontrauulo, gajnas la ludon.

    Rimarkoj: (1) La ludantoj devas strechi siajn manojn che la dorso. (2) Neniu el la ludantoj rajtas korpe pushi la kontrauulon. (3) Eraras tiu, kiu piedpremas au transpasas la cirklon. Kiu trifoje faras tion, perdas la ludon.