Kreto
brulas
Preparo:Solvu
iom da bora acido en alkoholo kaj trempu kreton en la solvajho.
Prezentado:
Ludanto bruligas la trempitan kreton. Jen ghi tuj ekbrulas
kaj eligas belan flamon.
Kamforaj
globetoj dancas
Materialoj:Unu
senkolora kaj travidebla botelo kun granda aperturo au laboratoria
glaso, natria bikarbonato kaj kristala pulvoro de citra acido
(po unu kulero) kaj kelkaj kamforaj globetoj.
Prezentado:
Ludanto vershas akvon en la botelon kun la du supre menciitaj
kemiajhoj kaj poste enmetas la kamforajn globetojn. Jen la
globetoj ekdancas.
Principo:
La pulvoro de natria bikarbonato kaj citra acido sin neutrigas,
kio kauzas turnighadon de la akvo. Plie, la specifa pezo de
kamforaj globetoj estas iom pli granda ol tiu de akvo, tial
ili dancas kun turnighado de la akvo.
Monero
estas for
Prezentado:
Ludanto tenas moneron en la dekstra mano, montras ghin al
spektantoj, pugnigas la manon kaj denove etendas la fingrojn.
Jen oni trovas, ke la monero jam malaperas.
Metodo:
Volvi travideblan glupaperon chirkau la pinton de la meza
fingro (talki la paperon che la hauto de la supra parto de
la fingro kaj tiel forigi ghian gluecon por garantii sukceson
de prezentado). Kiam la ludanto pugnigas la manon, li algluas
la moneron al la papero che la mezfingra ungo. Kaj kiam li
disvolvas la manplaton, la monero estas che la dorsa flanko
de la fingro kaj la spektantoj ne povas ghin vidi.
|