Matene
de somero, junulo promenis che rivereto kaj vidis belan knabinon
kantantan che la fluanta akvo. Shia kanto spiris senliman
malghojon. La junulo demandis, kian chagrenon shi havas kaj
chu shi bezonas lian helpon. La knabino respondis, ke shi
estas sklavino turmentata de demonoj. Se la junulo volas savi
shin, nur unu rimedo povas esti aplikata: Li vidos en proksima
loko kvin tute samajn rododendrajn florojn, el kiuj kvar estas
transformighintoj el demonoj kaj la knabino baldau farighos
la kvina. Se la junulo unufoje sukcesos pluki la floron transformitan
el shi, liberighos do la knabino. Se ne, ankau la junulo mem
sklavighos de la demonoj. La junulo promesis tion fari senhezite.
La knabino do shanghighis en fumstrion kaj tuj malaperis.
La
junulo trovis la kvin rododendrajn florojn kvin pashojn por
de si. Li pririgardis ilin en matena lumo kaj plukis unu el
ili. Jen ghi farighis la bela knabino.
Kiel
la junulo trafe plukis la deziratan floron?
|