Kiu staras pli stabile?
(Fizikkulturaj ludoj)

    Preparo: Streku grandan cirklon surtere. La ludantoj chirkaustaru tuj ekster ghi kaj ambaumane tenu shnuran cirklon same grandan, kiel la strekita cirklo.

    Maniero: Audinte la ordonon de la organizanto pri ekludo, la ludantoj devas tuj tiri la shnuran cirklon por tiri najbarajn ludantojn internen de la cirklo. Kiu estas tirita internen de la cirklo, devas forlasi la ludon. La ludo dauras, ghis kiam oni ne povos plu tiri, kaj la restaj ludantoj estas venkantoj.

    Atentu, ke la ludantoj ne devas malstrechi la manojn kaj la malobservantoj devas retirighi el la ludo. Ankau estas malpermesite pushi la apudstarantojn.

Lukto pro pilko

    Preparo: Streku surtere cirklon kun diametro de du metroj. Du ludantoj staru interne de la cirklo kaj brakumu unu pilkon (korb-, flug- au pied-pilko) kun interkrucitaj brakoj.

    Maniero: Audinte la ordonon pri ekludo, la du ludantoj povas lukti pro la pilko plenforte, sed ne devas piedpremi la cirklan linion nek eliri el la cirklo. Kiu deprenas la pilkon, tiu estas venkanto. En la ludo manlevo, falo au elcirkligho signifas malsukceson. La ludantoj ne devas piede faligi unu la alian nek perkorpe elpushi la rivalon el la cirklo.