Preni shakpecojn
(Solvo)

    Se vi la unua prenas shakpecojn, vi certe gajnos la ludon. Por restigi almenau unu shakpecon sur la tablo che la fino, vi devas restigi al la partnero 28, 21, 14, 7 shakpecojn respektive en tiom da fojoj. Do en la ludo vi antau chio prenu 2 shakpecojn, kaj poste, chiufoje prenu tiom da pecoj, kies nombro plus tiu de la deprenitaj pecoj de via partnero estas ghuste 7, kaj fine vi certe enmanigos al vi la lastan shakpecon.