La bremsisto loghas en loko trovighanta survoje de Hongkong al Singapuro
kaj estas najbaro de la sinjoro, kies enspezo estas trioblo de lia
enspezo. Tiu sinjoro ne estas sinjoro Luo, char li loghas en Singapuro,
nek sinjoro Jiang, char li chiujare enspezas dudek mil usonajn dolarojn,
tiu sumo ne povas esti dividita per tri sen resto. Tial la najbaro
de la bremsisto certe estas sinjoro Shi.
La
komercisto, kies familia nomo estas sama kiel tiu de la bremsisto,
loghas en Hongkong. Li ne estas sinjoro Luo, char Luo loghas en
Singapuro, nek sinjoro Shi, char la lasta estas najbaro de la bremsisto,
kiu loghas en loko trovighanta survoje de Hongkong al Singapuro.
Tial li certe estas sinjoro Jiang.
Samkiel
tiu sinjoro, ankau la bremsisto havas familian nomon Jiang.
En
la bilardo Shi venkis la hejtiston, sekve tiu chi certe havas familian
nomon Luo.
Tial
la lokomotivestro certe havas familian nomon Shi.
|