Tutlandaj kongresoj de KPCh

De la 23-a ghis la 31-a de julio, 1921, la Komunista Partio de Chinio (KPCh) okazigis sian unuan tutlandan kongreson en Shanhajo. Ghin partoprenis 12 reprezentantoj en la nomo de pli ol 50 partianoj. En la kongreso la cheestantoj diskutis pri la enlanda politika situacio, fundamentaj taskoj de la partio, ghiaj organizaj principo kaj organo kaj aliaj problemoj. La kongreso aprobis "la Unuan Programon de KPCh" kaj "la Unuan Rezolucion de KPCh". Ghi proklamis naskighon de KPCh.

En la unuaj jaroj post sia fondigho la partio chiujare okazigis kongreson. Poste pro komplikigho de la batalo ghi okazigis kongreson post du, tri au pli longaj jaroj. En 1949 naskighis la nova Chinio kaj poste la partia statuto difinis, ke la kongreso okazas en chiu kvina jaro. Septembre de 2002 okazos la 16-a tutlanda kongreso de la partio.

La partia kongreso estas fundamenta organiza sistemo. En ghi la diversnivelaj partiaj organizoj, inkl. de la centra komitato, diskutas kaj decidas gravajn aferojn kaj elektas gvidan organon.

La partia statuto difinis, ke la supera organizo de la partio estas ghia tutlanda kongreso kaj la de ghi elektita centra komitato. La diversnivelaj gvidaj organoj estas kongresoj de koncernaj niveloj kaj la de ili elektitaj partiaj komitatoj. Tiu sistemo havas gravan signifon por disvolvi demokration de la partio kaj praktiki la linion, principon kaj politikon de la partio.

Rilataj artikoloj:

La Komunista Partio de Chinio kunvenis por la 80-a datreveno de sia naskigho

La 6-a Plena Sesio de la 15-a Centra Komitato de KPCh okazinta en Pekino

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!