Reprezentantoj de la 16-a Tutlanda Kongreso
de KPCh elektitaj

Komence de septembro 2002, la 2120 reprezentantoj cheestontaj la 16-an Tutlandan Kongreson de la Komunista Partio de Chinio (KPCh) estis elektitaj de la 38 elektaj distriktoj, inkl. de chiuj provincoj, municipoj kaj autonomaj regionoj, la China Popola Liberiga Armeo kaj la organoj de la Centra Komitato de KPCh kaj Centra Registaro.

Septembre de 2001 la Sesa Plena Sesio de la 15-a Centra Komitato de KPCh decidis, ke la 16-a Tutlanda Kongreso de KPCh okazos en la dua duonjaro de 2002 en Pekino, kaj post tio la Centra Komitato de KPCh anoncis pri elektado de la reprezentantoj cheestontaj la 16-an Tutlandan Kongreson. En la anonco la Centra Komitato publikigis detalajn postulojn pri difino de la elektaj distriktoj, kondichoj de la reprezentantoj kaj ilia konisisto kaj nombro, proceso de la elektato k.a. Lau difino kaj anonco de la Centra Komitato la 38 elektaj distriktoj faris elektadon en 8 monatoj kaj nun la elektado jam plenumighis.

Observante la demokratian centralizismon, chiuj elektaj distriktoj plene disvolvis la partian demokration, proponis kandidatojn de la reprezentantoj kaj faris ripetadan diskuton. Por garantii la kvaliton de la reprezentantoj oni faris diversajn esploradojn kaj sondis la popolajn opiniojn, kontrolate de la popolo. La elektado iris glate kaj chiuj reprezentantoj estis elektitaj per sekreta kaj marghena balotado. Statistiko montras, ke 98% de la fundamentaj partiaj organizoj kaj 93% de la partianoj partoprenis la balotadon.

La 2120 reprezentantoj reprezentas la 66 milionojn da membroj de la tuta partio. La reprezentantoj el la industria, agrikultura, financa, komerca, scienc-teknika, naci-defenda, justica, kultura, higiena kaj sporta kampoj konsistigas 24.3% de la totala nombro. 88.5% el ili ricevis honoran titolon de provincaj kaj pli altaj niveloj. Virinoj konsistigas 18%, kaj naciminoritatoj -- 10.8%. 91.7% el la reprezentantoj havas klerecon de kolegio au universitato. 63.1% el de malpli-ol-55-jaraj. El ili nur 2.5% partianighis antau naskigho de la nova Chinio kaj 97.5% post ghia naskigho.

Plejparto de la reprezentantoj estas gvidaj kadroj kaj labormodeloj, kiuj faris evidentan kontribuon al la reformado, pordmalfermo kaj socialisma konstruado.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!