Bateer, filo de stepo

En Chinio cirkulas kortusha rakonto pri Ting Bateer. Li estas ordinara komunisto, gvidanto de vilagho en Interna Mongolio.

Filo de generalo enradikighis sur stepo

Somere de 1974 en la vilaghon Sarulatuya el Huhhot, chefurbo de Interna Mongolio, venis 19-jara mongola junulo Bateer. Li laboradis tie ghis nun jam 28 jarojn.

Li estas filo de major-generalo de la china armeo. La generalo zorgis pri sia filo kaj chiufoje, kiam li inspektis la lokon, li vizitis la pashtistojn kaj detale demandis pri la lernado kaj laboro de la filo.

La filo ne vanigis la esperon de la patro. Nun li funkcias kiel sekretario de la partia filio kaj gvidanto de la vilagho Sarulatuya.

En la unuaj jaroj de sia eklaboro sur la stepo, Bateer estis forte skuita de la malfaciloj en la loko: malricha vivo, malfacila trafiko kaj malbona informiteco estis tute ekster lia atendo, tamen la vasteco de la stepo kaj grandanimeco de la loghantoj sentigis al li la sinceran amon de la homa mondo. Li diris: "La pashtistoj traktis min ameme. Ili portis al mi la plej bonajn manghajhojn. Vespere, kiam ili rimarkis, ke mi estas vestita maldike, ili do demetis sian robon kaj sternis ghin sur mi." De tiam li volis rekompenci ilin.

Li realigis sian dankemon per efektiva agado. Li energie falchis herbojn, pashtis shafojn, plantis arbidojn kaj faris aliajn laborojn. Poste li farighis gvidanto de farmo kaj forstumejo. Li estis tre shatata de la lokaj pashtistoj.

En 1976 liaj junaj kamaradoj, kiuj venis en la vilaghon kune kun li, unu post alia revenis en la hejmurbon, sed li restis sur la stepo.

La vilagha fabriko de laktajhoj suferis deficiton en sinsekvaj jaroj. Bateer kuraghe prenis sur sin la taskon de la fabrikestro. Tage li laboradis en la fabriko kaj vespere cerbumadis pri transformado de mashinoj. Pasis unu jaro kaj lia korpopezo reduktighis je 5 kg. Tamen la fabriko venkis la deficiton kaj profitis.

La 20-an de novembro, 1976, la 21-jara Bateer membrighis al la Komunista Partio de Chinio.

Li farighis vicvilaghestro. Foje li vizitis la gepatrojn. La patrino ameme diris al li: "Ho, mia filo, revenu hejmen kaj vivu kune kun ni."

Bateer diris al sia patrino: "Panjo, mi ne povas. En nia loko mi estas homo klera. Mi jam farighis pashtisto. Mi devas vivi sur la stepo."

Kiam li revenis en la vilaghon, la pashtistoj kuris al li, lin chirkauis kaj firme brakumis, kvazau ili timus, ke li forkuros. Li sentis, ke la profunda amo de la pashtistoj al li estas sincera kaj valora.

La patrino estis ne tute konvinkita pri la kialo de la filo resti sur la stepo. Shi volis vidi tion propraokule.

Sur la stepo la patrino sentis la korinklinon de la pashtistoj al la filo. "La pashtistoj interkonsilighas pri chio kun mia Bateer. Kiam ili havas malfacilon, ili direktas sin unue al Bateer kaj rigardas lin kiel fidelan amikon. Se mi ne propraokule vidus tion, mi neniel kredus." De tiam la patrino ne insistis pri venigo de la filo en la urbon.

Eble oni timis, ke Bateer subite foriros. Ili do komencis svati lin. Iutage, lia intima amiko serioze diris al li: "Mi havas du fratinojn. Ili chiuj estas diligentaj. Elektu unu el ili kiel vian fianchinon."

Fine de 1981 Bateer edzighis al la juna fratino de la amiko. Pro la eminenta laboro la vilagho premiis Bateer per chevalino kaj chevalido. Li ricevis jurton kontrau la chevalino kaj en ghi li faris sian geedzighan ceremonion.

Rimarkinte, ke Batter fikslokis sian hejmon sur la stepo, la pashtistoj ekradiis de ghojo. En 1983 la vilaghanoj elektis lin vilaghestro.

Por ke chiuj vivu felichan vivon

Kun kresko de la loghantaro kaj brutaro, la stepo regresis rapide. La stepo estis konstante atakata de forta vento kaj dezertigho.

Tiam en la vilagho aperis parcelo kun retbarilo. Bateer la unua eksperimentis alternan pashtadon por ripozigi la kampon. Post unu jaro verda parcelo aperis sur la senlima stepo. Blovate de vento, la herboj ondas kiel verda maro. La bovoj kaj shafoj tie pashtataj estas fortaj kaj grasaj.

Por garantii la prosperon de la herbejo li gvidis la loghantojn en konstruo de simpla shtona digo che la rivero. Ili fosis kanalon por konduki la riverakvon en herbejon.

De tiam la pashtistoj imitis Bateer en alterna pashtado kaj plantado kaj konservado de herboj.

Post kelkaj jaroj preskau chiuj pashtistaj familioj starigis retbarilon, kaj la totala areo de parceloj kun tia barilo estas 10 mil hektaroj. Multaj pashtistoj havis sian furagh-bazon kaj 60% de la pashtistaj familioj realigis alternan pashtadon, tiel ke ilia kapablo rezisti katastrofojn farighis pli kaj pli forta kaj la antaue dezertighinta kampo denove ekportis verdajhon.

Vidante la profitigajn aferojn faritajn de Bateer kaj rigardante la chiam plibonighantan stepon, la pashtistoj diris: "Sen flugiloj agloj ne povas flugi sur la lazura chielo, sen gvidanto shafoj perdas sian orientilon, Bateer ja estas nia gvidanto."

La grandarea stepo estis reformita. Bateer deziris konstrui firman ekranon sur la stepo por bari furiozan sabloshtormon. Li transportis multe da arbidoj de aliaj lokoj kaj plantis ilin che la rivero, sur dezerto, en sia korto. Li rimarkis, ke se nur la metodo estas tauga kaj flegado zorgema, la arbidoj plejparte povos kreski tie. De post tiam la vilagho komencis grandskalan plantadon de arboj kaj en kelke da jaroj ili arbizis 27 hektarojn da tero.

Agronomoj trovis, ke kiam Bateer devokonscie gvidis la loghantojn en konstruo de retbariloj, kulturo de herboj kaj arbarizo de la dezerto por protekti kaj konstrui la stepon, multaj lokoj ankorau ne bone komprenis la rolon de brutostaloj kaj mediprotektado.

Vintre de 2001 eksterordinara neghshtormo balais la vastan stepon Xilin Gol. Tiam la tuta mondo kvazau vualighis kaj la temperaturo falis al pli ol 40 gradoj C sub la nulo kaj sur la stepo la travidebleco farighis nula. Bateer ege maltrankvilighis. Li tuj enkamionigis karbon, grenon, herbojn kaj aliajn objektojn kaj sin jhetis en la neghshtormon. Kiam li venis en la hejmon de pashtistoj, ili trovis, ke glacio jam plenighis sur liaj hararo kaj lipharoj. Li ne povis malfermi ech la bushon pro glaciigho. Maljunulino tuj sin jhetis al li, helpis al li malvesti la botojn, frotis liajn piedojn kaj kun larmoj diris: "Bateer, kion ni diru? Por ni, vi ech riskas vian vivon."

Lia patro siatempe sangbatalis sur fronto por liberigo de la laborantaj popolanoj. Nun Bateer tutanime laboras sur la vasta stepo, por ke chiuj pashtistoj vivu felichan vivon.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!