En Yimeng-montregiono de Shandong-provinco energie
laboras komunisto Zhu Chongyue. Pro stomaka kancero oni fortrancis
al li la tutan stomakon kaj li vivis sole per kacho kaj nutriva
likvo. Kuracisto asertis, ke li vivos maksimume 3 jarojn.
Ghuste en tia stato li pene laboris kaj kreis miraklojn. Forpasis
5 jaroj. Li ne falis, sed viglis sur la fronto de la laboro.
Li estas landnivela labormodelo kaj nun laboras
kiel estro de la administrejo de la urba fizionomio de Linyi.
En tiu urbo oni multe parolas pri liaj aferoj.
Li neniam chasis privilegion
Chiuj mediaj laboristoj de la urbo Linyi transloghighis
en novan loghdomon, sed Zhu Chongyue, kiu longatempe funkciis
kiel estro de la departemento de la media purigado, enloghighis
tien la lasta.
En 1990 li farighis estro de la departemento
de la media purigado. Li chiam rigardas la laboristojn kiel
siajn amikojn, pro tio li estas amata kaj estimata de la laboristoj.
Estante estro de la administrejo de la urba fizionomio li
kun la familio iam vivis malriche. Lia edzino ofte kolektis
chifonajhojn kaj post sia bonordigo vendis al kompanio de
eluzitaj objektoj kontrau malgranda monsumo. Foje shi renkontis
shoforon de la departemento de sia edzo kaj petis lin transporti
la kolektitajn objektojn hejmen. Informighinte pri tio, Zhu
koleris kaj riprochis la edzinon. La filino petis la patron
indulgi la patrinon: "Por nia familio panjo vundis sian
manon pro dispecigitaj vitroj. Pachjo, ne riprochu shin!"
Audinte tion, Zhu eklarmis. Tenante la vunditan manon de la
edzino, li mallaute diris: "Mi estas estro de la departemento.
Se mi kondutas malbone, kion mi povas fari antau la aliaj?"
Kun larmoj en la okuloj la edzino pagis por la transporto
kaj Zhu faris memkritikon en la kunveno de la laboristoj.
Por ke la purigistoj estu respektataj
|
Nova
loghdomo por purigistoj
|
Che sia estrigho li rimarkis, ke la financo de
la departemento estas ege malfacila. Sen mono oni povas fari
nenion. Zhu decidis iri la vojon de industriigo kaj per media
purigado bonhavigi la purigistojn kaj beligi la urbon. En
la okuloj de Zhu, chiuj eluzitaj objektoj povas shanghighi
en valorajhojn. Rubo povas farighi sterko.
Proponite de li, naskighis serva kompanio, kies
chefa tasko estas transporti rubon de konstruejoj. Nun sole
per tiu laboro ili enspezis 60 milionojn da juanoj.
En 1998 Zhu farighis estro de la administrejo
de la urba fizionomio nove starigita en Linyi. Sub lia gvido
la ghardena sekcio fondis servan centron por arbarizado kaj
kompanion de arbidoj kaj la parkoj okazigis ekspozicion de
floroj, kaligrafajhoj kaj pentrajhoj kun la celo levi sian
enspezon. En 2001 la enspezo de la administrejo estis 3-obla
kiom tiu en 1997.
Kun pli da enspezo la laboristoj enloghighis
en novan loghdomon kaj levighis ankau ilia salajro kaj la
media purigado estas farata mekanike. La urbo Linyi farighis
pli kaj pli bela. Oni donacis al ili broditajn flagojn por
ilin honori.
Bone zorgi pri la laboristoj
Antaue mankis kapitalo por la urba konstruado.
Zhu kaj la laboristoj do mem kolektis monon kaj faris grandan
kontribuon en tiu flanko.
Kiam Zhu ekfunkciis en la departemento de la
media purigado, en la tuta urbo estis nur kelkaj klozetoj,
sed lau koncerna difino en chiu kvadrata kilometro devas esti
2-3 publikaj klozetoj. Zhu ege maltrankvilis, kiam li vidis,
ke oni chie serchis publikan necesejon. Konstrui pli da necesejoj
farighis grava problemo por Zhu. Li klopodis por serchi materialojn,
interkonsilighi kun konstrua kompanio kaj kolekti monon. En
la sekvanta jaro en la tuta urbo aperis 17 belaj klozetoj.
Nun en la tuta urbo estas cent klozetoj. Gvidate
de li, oni konstruis 30 transportajn staciojn de rubo kaj
nun la urbanoj metas chiujn rubon en apartan sakon. Chio chi
tio estas nova afero en la urba konstruado de Yimeng-montregiono.
Zhu estas malavara por la urba purigado, tamen
por konstrui la laboristan manghejon li estis shparema. Sub
lia gvido la laboristoj konstruis ghin per eluzitaj brikoj
kaj aliaj materialoj, kolektitaj de ili en dommalkonstruejo.
En 1996 pro eminenta laboro la instanco decidis
levi lian salajron je unu klaso, sed li insiste cedis la premion
al veterana laboristo, kiu okupis sin pri la purigado jam
20 jarojn.
Zhu opiniis: "La gvidantoj devas bone zorgi
pri la laboristoj, ech pri iliaj bagateloj."
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|