Jhurnalistoj bonvenaj al la 16-a Tutlanda
Kongreso de KPCh

Antau nelonge oni anoncis, ke jhurnalistojn chinajn kaj alilandajn bonvenigos la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Chinio (KPCh), inauguronta la 8-an de novembro.

Chiuj jhurnalistoj, kiuj deziras viziti la kongreson, povas akiri permeson tiamaniere: Jhurnalistoj de la Specialaj Administraj Distriktoj Hongkong kaj Makao donu sian peticion al la Komunika Oficejo de la Centra Registaro de Chinio en tiuj du lokoj; Taiwan-aj jhurnalistoj al la Oficejo pri Taiwan-aj Aferoj sub la Shtata Konsilio; alilandaj jhurnalistoj al la ambasadorejo au konsulejo de la China Popola Respubliko en koncernaj landoj, Oficejo de la Speciala Sendito de la China Ministerio de Eksteraj Aferoj en Hongkong kaj Makao; alilandaj jhurnalistoj, laborantaj en Chinio, al la informa departemento sub la China Ministerio de Eksteraj Aferoj. Ili chiuj devas prezenti komisiilon de la koncernaj informaj establoj au montri sian identigilon de jhurnalisto. Oni akceptos peticion de la 9-a de oktobro ghis la 2-a de novembro, 2002.

Por faciligi la vizitadon en Pekino funkcios inform-centro de la kongreso, destinita por aranghi la vizitadon, organizi gazetaran konferencon kaj doni servadon al la jhurnalistoj.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!