 Cheng
Tiesheng, 58-jara kamparano de Pingwu-gubernio, Sichuan-provinco,
venis en Pekinon. Rigardante la homamasojn sur Tian'anmen-placo,
li emocie diris: "Kiam mi estis juna, mi vizitis Pekinon,
kiel labormodelo, sed tiam por veturado kaj loghado pagis
la shtato kaj mi neniel povis imagi al mi, ke hodiau, ni kamparanoj,
povas mempage vojaghi al multaj lokoj de la patrio kaj ech
eksterlanden."
China turismo, unu el la entreprenoj frue malfermitaj
al eksterlando, komencis sian grandskalan disvolvighon en
la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento kaj de tiam disvolvighis
tre rapide. Lau statistiko, fine de 2001 la enlandaj turistoj
atingis 784 milionojn da homfojoj kaj precipe en la oraj ferioj
de la Printempa Festo, Majfesto kaj Nacia Festo turismo estis
nova faktoro por ekonomia disvolvigho.
Cheng Tiesheng neniam imagis al si, ke lia hejmloko,
montvilagho en la supra baseno de Yangzi-rivero, farighis
turisma loko interesanta tiel multe da chinaj kaj alilandaj
turistoj. Antau 20 jaroj oni ofte diris al siaj infanoj: "Lernu
diligente kaj vizitu aliajn landojn post via plenkreskigho!"
Sed nun, ofte renkontighas eksterlandaj turistoj chi tie.
Ili iafoje tranoktas che vilaghanoj kaj lernas de ili la chinan
lingvon.
La ghisdata statistiko montras, ke en la unuaj
ok monatoj de 2002 venis en Chinion por turismo 64.22 milionoj
da homoj, je 10% pli multe ol en la sama periodo de la pasinta
jaro. En la pasintaj 5 jaroj duoblighis la nombro de chinaj
turistoj, vojaghantaj eksterlanden. La Monda Turisma Organizo
antauvidis, ke en 2020 Chinio estos lando, plej multe vizitata,
kaj la kvara lando lau la nombro de siaj civitanoj vojaghantaj
eksterlanden.
 Fakuloj
diris, ke kun la ekonomia disvolvigho de Chinio kaj levigho
de la vivnivelo de ghia popolo oni pli kaj pli multe bezonas
turismon kaj Chinio jam ne kontentas pri sia antaua nivelo,
t.e. la granda turisma lando de Azio, nun ghi firmpashe iras
al la pli alta celo farighi potenca turisma lando de la mondo.
Kun turisma internaciigho la pejzaghoj de mezgrandaj
kaj malgrandaj urboj kaj montvilaghoj estas shatataj de homoj,
amantaj la naturon. La vilaghanoj ofte vizitas urbojn kaj
urbanoj ekskursas al vilaghoj kaj montregionoj.
Cheng Tiesheng diris: "Antaue la urbanoj
rigardis televidon kaj ghuis bongustajn manghajhojn, chio
chi tio vekis che ni envion, sed nun ili iras al la kamparo
por ghui niajn manghajhojn, char lau ili niaj manghajhoj estas
verdaj kaj utilaj al la sano."
Turismo multe akcelis la popolan intershanghon
inter Chinio kaj aliaj landoj kaj krom tio ghi farighis nova
akcelilo por la ekonomia disvolvigho kaj enoficigo de superfluaj
laboruloj.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|