Antau kelkaj tagoj nia gubernio Xinshao festis
la 50-jaran datrevenon de sia fondigho kaj okazigis koncerton,
kie multe da homoj fotis kantistojn. Antau la flagriloj rememoroj
ondis en mia kapo.
En
la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento mi kaj mia patro loghis
en vilagha mezlernejo. Tiam fotilo estis tre rara kaj estis
valoraj ankau la fotoj. Nur kompare richaj familioj havis
kelke da fotoj kaj pendigis ilin sur muro. Tiam multaj ech
ne sciis, kia estas fotilo. Mia patro estis instruisto kaj
ankau helpis aliajn en kuracado per chin-medicinaj drogherboj.
Iutage el la gubernio venis fotisto, kiu volis foti mian patron
por lin laudi en gazeto. La patro kondukis min al pinaro proksima
al la lernejo kaj petis la fotiston foti nin kune. Mi estis
forte embarasita kaj ne sciis, kie mi devis meti miajn manojn
kaj piedojn. En la momento, kiam mi fiksis miajn okulojn al
vermo rampanta tere, la fotisto premis obturilon. Sur la foto
mi rigida tenas en la mano la rughan libreton de Mao Zedong
kun miaj okuloj fiksitaj al miaj piedoj. Mi aspektis idiota
knabo. Tio estis mia unua foto. Kaj ech tiu foto estis multe
enviita de miaj kamaradetoj.
Kiam mi aghis 6 jarojn kaj duonon, mi eklernis
en elementa lernejo. Mia patrino portis min al la urbo Shaoyang,
je 10 km for de la hejmo, kaj tie en fotografejo oni faris
al mi du-colan foton. Kvankam mi refoje estis embarasita,
tamen dank' al la lerta arangho de fotisto mi montrighis vigle.
Tio ja estis mia plej bona foto en mia infaneco. Kiam mi lernis
en la 5-a klaso, mi havis jam 5 fotojn. Mia familio ja estis
bonhava kompare kun la samlokanoj.
La
tempo flugis sagrapide. Kaj en palpebruma dauro mi farighis
mezlernejano en la 80-aj jaroj. Tiam mi havis pli multe da
shancoj por min foti, tamen chiuj miaj fotoj estis nigrablankaj.
Tiam mi ech ne sciis, kial la fotoj povis havi kolorojn. Mi
pensis, ke nur koloraj fotiloj povis doni kolorajn fotojn.
Iutage mian hejmon vizitis du parencoj el Hongkong, unu el
ili portis malgrandan fotilon. Che adiauo li fotis mian tutan
familion. Li fotis ankau min. Post unu monato poshte venis
fotoj el Hongkong. Ili chiuj estis koloraj. Jen mia unua kolora
fotografajho. Vidinte tion, mi ekscitighis kaj en la dauro
de pluraj tagoj mi ne povis deteni min de ghojo. Mi diradis
al aliaj: "Mi havas koloran foton, tre belan!"
Pasis du jaroj koloraj filmoj aperis en la gubernia
urbo. Kaj la filmoj farighis pli kaj pli multaj. Mi eksciis,
ke tute ne estas koloraj fotiloj kaj chiuj fotiloj povas fari
kolorajn fotografajhojn. Mi mem provis fari foton per la plej
chipa fotilo. Komence mi devis riveli la filmojn en urboj
kaj povis ricevi la fotojn nur post kelkaj tagoj. Tio ja estis
tre maloportuna. Post nelonge en la gubernia urbo aperis filmrivelejo,
kiu povas riveli la filmojn tre rapide. La guberniaj loghantoj
tre ghojis de tio. Post aliaj kelkaj jaroj pro multigho de
la koloraj fotoj oni ne plu miris pri tio. Tiam ekfuroris
videoregistrado. En la tago de mia nupto venis ankau kameraisto
de TV-stacio, kiu registris la tutan procezon de mia geedzigha
ceremonio. Tiam la homaro jam eniris en la 90-ajn jarojn.
Kaj
koloraj fotoj kaj videobendoj estas malfacile konserveblaj.
Ili facile perdas siajn kolorojn kun tempopaso. En la pasintaj
jaroj pli kaj pli mallevighis la prezo de komputiloj. Mi do
achetis komputilon. Tiamaniere pere de skanilo, redaktaj softvaroj
kaj aliaj, mi povas konservi centojn da fotoj en maldika optika
disko kaj ne plu maltrankvilas pri insekta damagho kaj dekolorigho.
En la lasta monato mi oficvojaghis al la urbo
Changsha kaj tie achetis dighitan fotilon. Per ghi mi faris
multe da fotoj. Se mi fushis la fotadon, mi povas tuj korekti.
Tiamaniere mi povas lauvole trakti la fotojn en mia komputilo
kaj presi tre belajn fotografajhojn. Antau kelkaj tagoj mi
retposhte sendis al mia frato, kiu laboras en Nankino, miajn
fotojn pri hejmlokaj pejzaghoj. Li telefonis al mi, ke li
miras pro la granda shanghigho de la hejmloko.
Jam forpasis 20 jaroj de la komenco de la reformado
kaj pordmalfermo, kaj mia vivo farighis pli kaj pli bona.
Mi ne povas imagi, kia nova aparato produktighos en la estonteco
por registri la novan epokon.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|