Riz-hibridigo de Yuan Longping -- dua verda revolucio

Antau nelonge oni legas en la artikolo "Al la mondo kun abundo da manghajhoj kaj vestajhoj" jenajn vortojn: "Yuan Longping gajnis por Chinio valoran tempon. La de li pliproduktita greno signifas mallevi kreskon de la loghantaro. Liaj sukcesoj en agronomio venkis minacon de malsato. Nun li gvidas nin al la mondo kun abundo da manghajhoj kaj vestajhoj."

Yuan Longping diris en reklamo, ke chu championo, chu boksregho, ili senfortighas, se ili ne manghas en unu tago. Liaj vortoj montras simplan veron: Manghado estas la unua bezono de la homaro. En suda Chinio cirkulas popoldiro: Nia vivo dependas de du ping, unue de Deng Xiaoping kaj due de Yuan Longping, Char Deng Xiaoping apogis la laukontraktan produktan respondecan sistemon kaj Yuan Longping kreis la hibridan rizon. Iuj riz-kulturistoj ech prenisYuan kiel dion. Du trionoj da chinoj prenas rizon kiel sian chefan manghajhon kaj 60% de nia rizo estas produktitaj per hibridaj semoj inventitaj de Yuan kaj liaj helpantoj.

Oni faris statistikon: En 1976-2000 Chinio kulturis hibridan rizon de diversaj rasoj sur 250 milionoj da hektaroj, kiuj pliproduktis 360 miliardojn da kilogramoj da rizo. Se oni bezonas chiujare averaghe 450 kg. da greno, do la pliproduktita rizo povas kontentigi la bezonon de 5 milionoj da homoj chiujare.

Che la fino de 2000 Yuan Longping kaj liaj kolegoj akiris grandan sukceson en la unuaperioda esplorado. En la komenco de la 21-a jarcento, se Chinio anstatauigos chiujn rizsemojn per la nun uzataj hibridaj, do la pliproduktita rizo povos vivteni 60-80 milionojn da homoj.

Printempe de 1966 surbaze de siaj esplorado kaj sukcesoj de la natura bonrasa rizo Yuan publikigis la disertajhon "Pri la maskla sterileco de rizo". Tiu klasika disertajho en la historio de hibridigo de rizo eksplikis la teorion pri artefarita hibridigo pere de la maskla sterileco.

En 1970 che cisterno de Hainan-insulo helpanto de Yuan Longping trovis sterilan masklan rizplanton kaj tio farighis shlosilo por sukcesigi la hibridigon de rizo.

En 1973 Yuan sukcese hibridigis rizon Nanyou-2 kaj post ghia popularigo sur kampoj la hektara produktokvanto de rizo en 1976 estis je 20% pli multa ol la ordinara rizo. Pro tio en 1981 li ricevis la unuan shtatan premion de speciala invento de Chinio.

Internacie oni opiniis, ke anstatauigi la alttigan rizon per la malalta estas verda revolucio. La sukceso de la riz-hibridigo estas la dua verda revolucio.

La esploro pri riz-hibridigo havas grandan aktualan signifon. Nun Chinio havas 1.26 miliardojn da loghantoj, kies pokapa agro estas malpli ol 0.1 hektaro. Oni antauvidas, ke en la 30-aj jaroj de la 21-a jarcento Chinio havos 1.6 miliardojn da loghantoj kaj tiam la pokapa agro reduktighos plue. De kie oni havigos al si tiel multe da greno? Tio estas grava problemo atentata de la tuta mondo. Iu usona ekonomikisto diris, ke en la estonteco Chinio ne povos produkti sufiche da greno por siaj popolanoj kaj ghi devos multe importi ghin, kio kauzos mondskalan mankon de greno kaj levos la grenan prezon. Tiu vidpunkto iam vekis grandan timon de la mondo.

Yuan diris, ke tiu vidpunkto ne estas senbaza, tamen unuflankeca, char ghi malatentis la sciencan progreson. Li kredas, ke dank' al la senlaca penado de chinaj sciencistoj Chinio povos mem solvi la problemon pri manghajhoj.

En 1996 kiel respondeca fakulo, Yuan Longping kune kun multaj sciencaj establoj de Chinio komencis esploron pri supera hibrida rizo. Post kelk-jara penado kaj dujara eksperimento li finfine atingis la unuan celon difinitan de la Agrikultura Ministerio de Chinio, t.e. la hektara riz-produktokvanto superis 10.5 tunojn, pli multe ol la maksimuma produktokvanto taksita de japanaj sciencistoj, kaj plie la rizo estas bonkvalita kaj sur la eksperimenta parcelo prizorgita de Yuan mem la hektara riz-produktokvanto superis 16.5 tunojn. Oni manghis la rizon kaj opiniis, ke ghia kvalito estas pli bona ol tiu de la tajlanda. Lia sekvanta celo estas ke ankau la averagha hektara riz-produktokvanto sur vastaj kampoj superos 12 tunojn. Pri tio Yuan estas fidoplena. Li deziras atingi tiun celon en 2003.

Alilanda fakulo opinias, ke la sukcesoj de Yuan Longping, ebligos solvi la mondan problemon pri manghajhoj.

Nun la 72-jara Yuan Longping estas sciencisto alte estimata de la tuta china popolo.

En 1999 iu granda novajho faris sensacion en la tuta lando: La marko kun la nomo de Yuan Longping kostas 100.89 miliardojn da juanoj en Changsha. En la sekvanta jaro enborsighis la Agrikultura Altteknologia Akcia Limigita Kompanio de Yuan Longping en Shenzhen kaj Yuan farighis ghia kvara granda akciulo pro sia tekniko, valora je 2.5 milionoj da akcioj. Pro tio la altteknologio de Yuan Longping farighis la unua akcio nomita per sciencisto.

Yuan Longping mem firme oponas nomi akcian kompanion per lia nomo, sed oni persvadis lin, ke per lia nomo oni facile kolektos kapitalon kaj popularigos la rizon tra la tuta mondo kaj plie post lia emeritigho la esplorado ne haltos pro manko de la kapitalo, ghuste pro tio li fine konsentis.

La naskigho de altteknologio de Yuan Longping montris la valoron de la scioj kaj progreson de la epoko. Oni demandis: "Chu tio estas bona au malbona?" Yuan respondis: "Tion pruvos la praktiko!"

 

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!