 |
Zhang
Xiaomin
|
Kiam Zhang Xiaomin helpis vilaghanon en transporto
de ligno, okazis trafika akcidento, kaj li grave vundighis.
Kvankam oni faris chion eblan por savi lin, tamen la savado
ne efikis kaj li mortis. La 500 homoj de la vilagho sin direktis
al lia hejmo. Ili korshire ploris, rememorante liajn bonfarojn.
Zhang malmobilizighis kaj en la popola balotado
farighis estro de Caicun-vilagho. Tiam la vilagho estis fama
pro malricheco.
En 1992 Zhang faris enketadon kaj trovis, ke
la chefa malfacilo de lia vilagho estis kauzita de monotona
grena kulturado kaj pro tio la kamparanoj ne povis bonhavighi,
sed vilaghano Ding Guangyi kaj aliaj du kamparanoj ludonis
sian teron al aliaj kaj mem iris al Xi'an por fari prilaboron
de manghajhoj. Pro tio ili bonhavighis. Zhang resumis la spertojn
de tiuj tri vilaghanoj kaj prezentis sian ideon, t.e. "terkulturu
en la vilagho kaj lukru aliloke."
La vilaghanoj estis bone mobilizitaj, tamen aperis
alia malfacilo de monpruntado. Zhang petis helpon de la supra
instanco kaj solvis tiun problemon. Nun la vilaghanoj de Caicun
establis 120 manghajh-prilaborejojn en 20 urboj de la lando
kaj laukontrakte entreprenas 200 chen-butikojn, kaj en la
dauro de malpli ol 10 jaroj en tiu vilagho aperis pluraj milionuloj.
Caicun-vilagho havas 380 hektarojn da tero. Sed
pro manko de akvo la produktokvanto de greno estis tre malmulta.
Por levi ghian utiligeblecon, li proponis malpliigi la grenan
kulturadon kaj multe kulturi fruktarbojn kaj konstrui akvorezervejojn.
Post nelonge la vilaghanoj plantis pomarbojn sur 40 hektaroj
da tero kaj investis 300 mil juanojn por konduki akvon el
la Flava Rivero kaj konstrui irigacian stacion, tiamaniere
nun la sekaj kampoj plejparte estas bone irigaciataj.
Krom tio li kuraghigis lerni sciencojn kaj novajn
teknikojn. Proponite de li, en la vilagho naskighis scienc-teknika
asocio. Li organizis la vilaghanojn en vizito de aliaj lokoj
por lerni avangardajn spertojn kaj decidis konstrui plastmembranajn
forcejojn...
Pro chio chi tio la antaue malricha vilagho farighis
la unua bonhavighinta vilagho de la gubernio kaj la jara pokapa
enspezo 9-oblighis kompare kun tiu en 1986.
La pli-ol-80-jara avino Cai loghis proksime de
la hejmo de Zhang Xiaomin. Shiaj filo kaj bonfilino ambau
laboris aliloke kaj Zhang do prizorgis la maljunulinon en
la chiutaga vivo.
Foje kamparano Ding Zhichao volis fari komercadon,
sed mankis al li mono. Informighinte pri tio, Zhang Xiaomin
pruntis al li 4 mil juanojn, akumulitajn de lia edzino por
konstrui novan domon.
En iu frosta negha nokto perdighis bovo de Ding
Manqin. Tiam Ding oficis aliloke. Lia patrino stumble iris
al Zhang por peti lian helpon. Zhang senhezite ekrajdis sur
sia motorciklo, vokis kelke da kamparanoj kaj direktis sin
al la monto spite la densan neghadon. En la sekvanta mateno
ili revenigis la perditan bovon de montvalo.
En Caicun-vilagho estas multe da kvadrataj kortoj,
similaj al moderna vilao, kaj chio elspiras felichon kaj prosperon,
sed la hejmo de Zhang Xiaomin estas malnova kabano, kiu aspektas
mizere kompare kun aliaj domoj de la vilagho.
Kun forta devokonscio de vilaghestro Zhang Xiaomin
chiam donis la shancon rapide bonhavighi al siaj samvilaghanoj,
tial lia familio ankorau vivas malriche.
Lia samvilaghano Ding Gongxiao sin okupas pri
prilaboro de manghajhoj en Wuhan. Char lia entreprenado estis
prospera, li volis ekspansiigi sian entreprenon kaj en iu
frua printempo petis Zhang Xiaomin, kleran kaj promesplenan
junulon, kune administri la entreprenon en la urbo, sed tiam
la terkulturado estis tre strecha kaj oni devis senprokraste
semadi, tamen al iuj mankis bonrasaj semoj kaj al aliaj -
mashinoj por plugado. Zhang estis tre okupata por helpi ilin
en solvo de la malfaciloj kaj ne povis sin liberigi el tiuj
komplikajhoj, li do rifuzis la inviton. Ding kun emocio diris:
"Ni estas felichaj pro la bonkora vilaghestro."
|
Iliaj
honoraj atestoj ricevitaj
|
En iu profunda autuno lia bofrato, kiu negocis
pri kukoj en Tianjin, proponis al li veturi tien por pli multe
lukri en nelaborplena sezono, sed tiam la vilagho estis kolektanta
monon kun la celo konstrui domon por la lernejo kaj pavimi
vojon kaj Zhang ne povis sin liberigi el tiuj aferoj, li do
telefonis al la bofrato kaj fordankis lin.
Antau la Printempa Festo la distrikta registaro
premiis lin per ledjako, sed la samvilaghanoj rimarkis, ke
li portis la jakon nur unu tagon. Poste oni informighis, ke
li vendis ghin por pagi la lernokotizon de sia infano.
Lia edzino iam grumblis kontrau li pri tio, sed
li diris al shi: "Nia familio havas nur 4 membrojn, sed
la vilagho mil homojn. Mi volontas mem vivi malrichan vivon,
sed kun ghojo apudrigardi, ke la aliaj vivas feliche. Ja estas
fakto, ke la vilaghanoj plejparte bonhavighis, sed restas
pluraj, kiuj vivas malfacile. Kiam la tuta vilagho vivos bonhavan
vivon, mi rezignos la vilaghestrecon kaj tutanime lukros kaj
tiam vi kaj niaj infanoj povos vivi feliche."
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|