Kion la chinoj atendas de la 16-a Kongreso de KPCh?

La 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Chinio (KPCh) okazos en la dua duonjaro de 2002 en Pekino. Ghi estos grava kunveno en la tempo, kiam Chinio eniris en la novan periodon por komplete konstrui la bonhavan socion kaj akceli la socialisman modernigan konstruadon en la nova jarcento. Ghi estos ankau grava evento en la politika vivo de la china popolo.

Liaowang, china semajna gazeto, eldonita marte de 2002, publikigis artikolon, kie la autoro supozis, ke eble 3 problemoj estos deciditaj en la kongreso.

Unue, formi energian kaj promesplenan gvidan organon. La historio de KPCh montras, ke la gvida organo havas gravegan signifon por la aferoj de la partio. Oni esperas kaj ankau kredas, ke la centra gvida organo naskighonta en la 16-a kongreso estos energia kaj promesplena. Por tio oni nepre devas praktiki ghustan linion pri engaghigo de altrangaj oficistoj de la partio.

Due, profunde esplori gravajn teoriajn kaj aktualajn problemojn. La partia kongreso ghenerale faras sisteman resumon pri certperioda praktikado. Nun Chinio eniris en la historian periodon de kompleta konstruado de bonhava socio kaj rapida efektivigo de la socialisma modernigo. Por profundigi la reformadon kaj larghigi la pordmalfermon kaj daurigi la stabilecon la partio devas atente esplori la gravajn problemojn koncernantajn la ekonomian kaj socian disvolvighon de Chinio en la tuto, ekz. pri daurigo de la kompare rapida kresko de la ekonomia konstruado de Chinio, la ekonomia konstruado kaj partia konstruado en la nova historia periodo kaj aliaj problemoj strikte rilataj la teorion pri laboro kaj laborvaloro.

Trie, unuigi la penson de la tuta partio. La kongreso liberigos la penson kaj profundigos la esploron kaj komprenon pri serio da gravaj teoriaj kaj aktualaj problemoj kaj samtempe unuigos la penson por firmigi kaj disvolvi la grandan solidarecon de la tuta partio.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!