Kiom da personoj cheestis la tutlandajn
kongresojn de KPCh?

La tutlanda kongreso de la Komunista Partio de Chinio (KPCh) estas ghia supera autoritata organo. Ghenerale la tutlanda kongreso okazas en chiu kvina jaro. Novembre de 2002 okazos la 16-a Tutlanda Kongreso. La nombroj de la cheestantoj de chiuj kongresoj estis diferencaj.

La Unua Kongreso okazis de la 23-a de julio ghis la komenco de augusto, 1921, unue en Shanhajo kaj lastatage en Jiaxing, Zhejiang-provinco. Ghin cheestis 12 personoj el diversaj lokoj de Chinio kaj komunista grupo elmigrinta en Japanio kaj reprezentanto sendita de Chen Duxiu, en la nomo de 50 komunistoj de Chinio.

La Dua Kongreso okazis en la 16-23-a de julio, 1922, en Shanhajo. 12 personoj en la nomo de 195 komunistoj cheestis ghin.

La Tria Kongreso okazis en la 12-20-a de junio, 1923, en Kantono. 30 personoj en la nomo de 420 komunistoj cheestis ghin.

La Kvara Kongreso okazis en la 11-22-a de januaro, 1925, en Shanhajo. 20 personoj en la nomo de 994 komunistoj cheestis ghin.

La Kvina Kongreso okazis de la 27-a de aprilo ghis la 9-a de majo, 1927, en Wuhan. 80 personoj en la nomo de 57.9 mil komunistoj cheestis ghin

La Sesa Kongreso okazis de la 18-a de junio ghis la 11-a de julio, 1928, en Moskvo. 142 personoj en la nomo de 40 mil komunistoj cheestis ghin.

La Sepa Kongreso okazis de la 23-a de aprilo ghis la 11-a de junio, 1945, en Yan'an. Ghin cheestis 547 reprezentantoj kaj 208 kandidatoj en la nomo de 1.21 milionoj da komunistoj.

La Oka Kongreso okazis en la 15-27-a de septembro, 1956, en Pekino. Ghin cheestis 1026 reprezentantoj kaj 107 kandidatoj en la nomo de 10.73 milionoj da komunistoj.

La Naua Kongreso okazis en la 1-24-a de aprilo, 1969, en Pekino. Ghin cheestis 1512 personoj en la nomo de 22 milionoj da komunistoj.

La Deka Kongreso okazis en la 24-28-a de augusto, 1973, en Pekino. Ghin cheestis 1249 personoj en la nomo de 28 milionoj da komunistoj.

La Dekunua Kongreso okazis en la 12-18-a de augusto, 1977, en Pekino. Ghin cheestis 1510 personoj en la nomo de 35 milionoj da komunistoj.

La Dekdua Kongreso okazis en la 1-11-a de septembro, 1982, en Pekino. Ghin cheestis 1545 reprezentantoj kaj 149 kandidatoj en la nomo de 39.657 milionoj da komunistoj.

La Dektria Kongreso okazis de la 25-a de oktobro ghis la 1-a de novembro, 1987, en Pekino. Ghin cheestis 1936 reprezentantoj kaj 61 invititoj en la nomo de 46 milionoj da komunistoj.

La Dekkvara Kongreso okazis en la 12-18-a de oktobro, 1992, en Pekino. Ghin cheestis 2 mil personoj en la nomo de 51 milionoj da komunistoj.

La Dekkvina Kongreso okazis en la 12-18-a de septembro, en Pekino. Ghin cheestis 2048 personoj en la nomo de 58 milionoj da komunistoj.

La Deksesa Kongreso inaugurighos la 8-an de novembro, 2002, en Pekino. Ghin cheestos 2120 personoj en la nomo de 66 milionoj da komunistoj.

 

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!