Kiujn kvalitojn devas havi kandidatoj al
la kongreso de KPCh?

En la Komunista Partio de Chinio chiuj membroj havas rajton esti elektantoj kaj elektatoj kaj povas esti kandidatoj al la kongreso. La kandidatoj devas esti deciditaj post suficha diskuto kaj lau la opinio de plejparto de la partianoj. Neniu organizo kaj individuo havas rajton nomumi iun ajn kandidato.

La kandidatoj devas esti eminentaj partianoj. Ili devas havi firman fidon je komunismo, firme iri la socialisman vojon kun chinaj trajtoj, diligente studi marksism-leninismon, Maozedong-penson, Dengxiaoping-teorion (koncerne la kandidatojn al la 16-a kongreso, ili devas serioze praktiki la gravan penson pri la "tri reprezentoj"), firme praktiki la fundamentan linion kaj diversajn politikojn de la partio, kaj havi elstarajn sukcesojn sur sia laborposteno. Krom tio ili devas firme teni la principojn de la partio, serioze observi la partian disciplinon, konsideri la interesojn en la tuto kaj havi klaran starpunkton en la shlosila tempo kaj en la problemo de politikaj principoj, firman starpunkton kaj bonan stilon en ideologio, lernado, laboro, gvidado kaj chiutaga vivo. Ili devas esti justaj, honestaj, moralaj kaj intimaj al la popolo kaj esti subtenataj de la popolo. Fine ili devas esti kapablaj jughi gravajn aferojn, reprezenti la opiniojn kaj dezirojn de la partianoj kaj popolo, kaj ghuste plenumi la demokratiajn rajtojn de partiano.

 

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!