|  Che 
                    tablo en parko du maljunuloj ludis shakon. Unu el ili metis 
                    shakpecon decidan por la venko kaj sur lia vizagho aperis 
                    kontenta rideto. Gravedulino pasumis sur avenuo kaj feliche 
                    ridis pro subita movo de la feto. Infanoj kuris sur Tian'anmen-placo, 
                    rigardante la shvebantan kajton kaj elkore ridis... Rido ofte vidighas sur la vizagho de chinoj. Rido 
                    ornamas la felichan vivon de la popolo. La mallonga filmo pri invito pri invito de la 
                    Olimpikoj per muntajhoj montras la simplajn kaj ridantajn 
                    mienojn de la chinoj. Ekonomikistoj faris teorian resumon: 
                    De ekpraktikado de reformado kaj pordmalfermo ghis la fino 
                    de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento la china popolo solvis 
                    la problemon de manghajhoj kaj vestajhoj kaj en la sekvantaj 
                    jaroj ghi komencis sian penadon por bonhavigho. La statistikoj montras, ke en la l3 jaroj la ghenerala 
                    enlanda produktovaloro de Chinio kreskis chiujare meze je 
                    9.3% kaj la deponita mono de la chinaj urbanoj kaj kamparanoj 
                    kreskis 14-oble, dum la rezervitaj fremdlandaj valutoj kreskis 
                    43-oble. La popola enketado montras, ke en la nova jarcento 
                    plimultighas homoj kontentaj pri shanghigho de la socio kaj 
                    ekonomia vivo. "Por ke mi povu bone vivi en universitato, 
                    miaj gepatroj shparis dum pluraj jaroj grenajn kuponojn, kiuj 
                    tamen eksvalidighis, kiam mi finis la lernajan studon, kaj 
                    farighis konservindajhoj," tiel diris Li Feng, kiu eniris 
                    en la Pekinan Universitaton en 1990. Antaue manghado por la 
                    chinoj estis problemo urghe solvenda, sed hodiau elspezo por 
                    manghajhoj konsistigas pli kaj pli malgrandan parton de konsumado. 
                    Kaj nun saniga manghado estas multe atentata de la popolo.  Chinio 
                    iam estis lando de bicikloj, kaj havigi al si privatan automobilon 
                    estis preskau nerealigebla revo por multaj chinoj, sed nun 
                    pli kaj pli multe da chinoj havas sian propran automobilon. 
                    En 2000 chiu 200-a urba familio havas unu privatan automobilon. 
                    Iuj per pruntita mono achetis automobilon, kvankam ili eklaboris 
                    nur antau kelkaj jaroj. Multaj ekhavis poshtelefonon, ofte vizitas interreton 
                    kaj korpo-ekzercejon kaj ekskursas al antauurbo semajnofine. 
                    Dank' al plibonigho de la kuracado kaj bonkvalitigho de la 
                    chiutaga vivo, la meznombra vivodauro de la chinoj jam atingis 
                    71.8 jarojn. Ghuste tiuj shanghighoj de chiutaga vivo de la 
                    china popolo spegulas la impetan shanghighon de la socia historio. Plibonigho de la materia vivo sentigas pli da 
                    ghojo. La malstrechita spirito, disvolvita personeco kaj malfermita 
                    pensado serenigis la chinojn. Por la unua konkurso de chinaj gejunuloj pri Kara-Oke 
                    estis 5 milionoj da alighintoj. Tiu populara amuzado furoris 
                    tra la tuta lando jam ekde la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento. 
                    Por amuzado kaj malstrechado de la popolo Kara-Oke ludis grandan 
                    rolon. Nun la china popolo kun ghojo akceptis tiun chi modernan 
                    kaj popularan amuzadon. S-ro Wang la unua ricevis numeron de personauto 
                    en Shenzhen. La numero odoras lian personecon "Guangdong-B 
                    860-068", simple telefonnumero. "Akirinte tiun numeron, 
                    mi sentas felichon kaj ghojon." Antau la TV-kamerao s-ro 
                    Wang ridis de ghojo. Strebi al personeco nun farighis nova modo en 
                    Chinio. La vestoj, ornamajhoj, domdekoracio, personaj nomoj 
                    kaj loghejoj, chio odoras la malsamajn personecojn, kiuj sendube 
                    jam enprofundighis en la koron de la china popolo.  "Kun 
                    rideto al la homa vivo," parado de personeco donis al 
                    la homa vivo pli da memfido kaj indulgo. Elspezi la morgauan 
                    monon, memvole rifuzi la laborpostenon, senedzeco kaj rifuzi 
                    infanonĄ chio chi montris la emancipon de la ideologia koncepto 
                    de la chinoj. "En la pasintaj dekkelkaj jaroj dank' al 
                    la chiam pli profundighanta reformado kun la merkata ekonomio 
                    kiel la kerno, la vivmanieroj de la chinoj kaj ideologiaj 
                    konceptoj multe shanghighis. Fakte, tiuj shanghighoj ja estas 
                    la homa modernigho," tiel diris esploristo de la China 
                    Akademio de Sociaj Sciencoj. "La china popolo finfine eniris en la epokon 
                    plenan de rido. La rido estas popola vocho. Ghi elspiras pli 
                    da memfido kaj sereno," tiel diris s-ro Yu Qiuyu, fama 
                    intelektulo, kiam li jughis pri iu komikisto. Ni 
                    tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!     |