Por elekti la reprezentantojn de la kongreso
oni plene disvolvas demokration por ke la elektado esprimu
volon de la balotantoj. La balotado estas sekreta lau jena
procedo:
1. La partiaj organizoj de chiuj elektaj unuoj
aranghas, ke la partianoj rekomendu kandidatojn de malsupre
supren, kaj post suficha diskutado la konstanta komitato de
la partia komitato decidas lau la opinioj de plejparto de
la partianoj la unuajn kandidatojn por plua jugho.
2. Fari jughon pri la unuaj kandidatoj chefe
lau iliaj ideologia kaj politika kvalitoj kaj sintenoj en
la gravaj politikaj problemoj. Dum la jugho oni devas atente
auskulti la opiniojn de la partia organizo, departementoj
de disciplin-inspektado kaj ordinaraj partianoj.
3. Lau la nombroj difinitaj de la Centra Komitato
de KPCh kaj postuloj pri la kondichoj de la reprezentantoj,
konsisto kaj jugho, konstanta komitato prezentas la nomliston
de la unuaj kandidatoj kaj antau tio ili devas konsulti la
partian komisionon pri disciplin-inspektado de la sama nivelo.
4. Okazigi la plenan sesion de la partia komitato
por decidi la kandidatojn kaj raporti ilin al la Organiza
Departemento de la Centra Komitato de KPCh por ekzamenado.
5. Okazigi partian kongreson au konferencon por
fari balotadon. La kandidatoj ghenerale devas esti je 10%
pli multaj ol la elektotaj. Post la balotado oni devas raporti
la rezulton al la Centra Komitato de KPCh por peti aprobon.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|