Elekti reprezentantojn per marghena balotado

La statuto de la Komunista Partio de Chinio (KPCh) aprobita de la 15-a Tutlanda Kongreso de KPCh tekstas: "Elekto de la reprezentantoj de la diversnivelaj kongresoj de KPCh kaj ghia komitato devas obei la volon de la balotantoj. La balotado devas esti sekreta. Oni povas rekte elekti la reprezentantojn per marghena balotado au unue fari primaran elekton per marghena balotado por elekti la kandidatojn kaj post tio fari oficialan balotadon por elekti la reprezentantojn." La balotado por reprezentantoj de la 16-a Tutlanda Kongreso de la partio severe observis la principon difinitan en la statuto kaj praktikis marghenan balotadon. La kandidatoj ghenerale estas pli multaj ol la elektotoj je dekono.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!