Sekso kaj nacieco en la elektado

La cheestontoj de la 16-a Tutlanda Kongreso de KPCh devas esti progresaj kaj krom tio ili devas havi vastan reprezentantecon. El la reprezentantoj estas gvidantaj kadroj de diversaj niveloj kaj ankau partianoj laborantaj en la fronto de la produktado. La kongreson cheestos ankau reprezentantoj de la kampoj ekonomia, scienc-teknika, nacidefenda, politika, justica, eduka, propaganda, kultura, higiena kaj sporta. Reprezentantoj de laboristoj, kamparanoj, virinoj kaj nacimalplimultoj devas havi certan konsistigan parton.

El la reprezentantoj elektitaj en la provincoj, municipoj kaj autonomaj regionoj la gvidantaj kadroj de gubernia kaj pli altaj niveloj ne devas superi 75%, dum la partianoj laborantaj en la produkta fronto konsistigas almenau 25%. Ankau virinoj kaj nacimalplimultanoj devas havi certan konsistigan parton. Ghenerale dirite, ilia proporcio devas esti pli alta ol tiu en la totala nombro de sia loko. La gvidantaj kadroj de la organoj rekte sub la Centra Komitato de KPCh kaj Shtata Konsilantaro, centraj financaj establoj, armeo kaj armita polico devas konsistigi maksimume 85% de la totala nombro de la reprezentantoj de tiuj organizoj, kaj ankau inter ili devas esti virinoj kaj nacimalplimultanoj. La gvidantaj kadroj de la entreprenoj rekte sub la Centra Registaro ne devas superi 75% kaj partianoj laborantaj en la produkta fronto almenau 25%. Ankau inter ili devas esti certa kvanto da virinoj. Inter la reprezentantoj elektitaj de chiuj lokoj la malpli-ol-55-jaraj partianoj devas konsistigi almenau 50%.

La 2120 reprezentantoj elektitaj de chiuj balotaj distriktoj reprezentas la 66 milionojn da partianoj de la tuta lando kaj havas vastan reprezentantecon. El ili la gvidantaj kadroj konsistigas 75.7% kaj la partianoj laborantaj en la fronto de produktado -- 24.3%, el kiuj 88.5% estas premiitoj de provincoj au ministerioj; virinoj konsistigas 18%, nacimalplimultanoj -- 10.8% kaj la personoj kun alta klereco -- 91.7%; la malpli-ol-55-jaraj -- 63.1%; novicoj partianighintaj post naskigho de la nova Chinio -- 97.5% kaj novicoj partianighintaj post la Tria Plena Sesio de la 11-a Centra Komitato de la partio -- 31.9%; kaj veteranoj -- 2.5%. Tio montras, ke la komunistoj partianighintaj post naskigho de la nova Chinio jam farighis chefa konsistiga parto de la reprezentantoj de la 16-a kongreso.

 

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!