La reprezentantoj cheestontaj la 16-an Tutlandan
Kongreson de KPCh estas elektitaj en la partio.
Por elekti la reprezentantojn cheestontajn la
kongreson oni dividis la tutan partion en 38 elektajn unuojn,
t.e. la provincoj, municipoj kaj autonomaj regionoj, la organoj
rekte sub la Centra Komitato de la partio kaj Shtata Konsilantaro,
la centra financa sistemo, la centra entreprena sistemo, la
Tutlanda Unuigho de Taiwan-anoj, la China Popola Liberiga
Armeo kaj la China Popola Armita Polico.
Reprezentantoj de chiuj provincoj, municipoj
kaj autonomaj regionoj estas elektitaj en la kongreso okazigita
de la partia komitato de la koncernaj lokoj.
Reprezentantoj de la organoj rekte sub la Centra
Komitato de KPCh kaj Shtata Konsilantaro, kaj de la centraj
financa kaj entreprena sistemoj estas elektitaj en la partia
konferenco post balotado, okazigita de laborkomitatoj de la
koncernaj sistemoj komisie de la Centra Komitato de la partio.
Reprezentantoj de Taiwan-provinco estas elektitaj
en la partiana konferenco okazigita de la partia grupo de
la Tutlanda Unuigho de Taiwan-anoj post balotado komisie de
la Centra Komitato de la partio.
Koncerne la balotadon en la China Popola Liberiga
Armeo kaj China Popola Armita Polico, lau la postuloj de la
Centra Komitato de KPCh, la Ghenerala Politika Departemento
de la China Popola Liberiga Armeo ellaboris konkretajn metodojn
kaj raportis tion al la Centra Milita Komisiono por aprobo.
Post tio oni faris balotadon.
La kandidatoj proponitaj de la Centra Komitato
de KPCh partoprenis balotadon en la koncernaj unuoj.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|