La unua taghika akademiano en Chinio

de MA YINGSHAN

En la pasintaj 44 jaroj li publikigis 250 disertaciojn en chinaj kaj internaciaj autoritataj revuoj. Li vivas en tute izolita loko, sed li gajnis multajn unuajn premiojn rilate esploradon de altituda medicino de la Qinghai-Tibeta Altebenajho. Por esplori altitudan medicinon de Qinghai kaj Tibeto, li vivis dekojn da jaroj sur la Qinghai-Tibeta Altebenajho kun meznombra absoluta alteco de 4000 metroj. Nun li estas la unua china inghenieria akademiano deveninta de provincnivela scienc-esplora institucio kaj ankau la unua akademiano de Taghik-nacio. Li estis estro de la Esplora Instituto de Altituda Medicino de Qinghai. Li estis elektita reprezentanto al la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Chinio.

Wu Tianyi naskighis en 1937, en intelektula familio de Taghik-nacio en Ili de la Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono. En 1951 li trapasis eniran ekzamenon de la China Medicina Universitato kaj tie lernis 6 jarojn. Post diplomigho li kaj lia edzino s-ino Liu Minsheng kune laboris en hospitalo de Pyongyang de la Korea Popol-demokratia Respubliko. En 1958 ili aktive respondis la alvokon de la kompartio kaj venis al Qinghai, kie la kondichoj por vivado estis tre malbonaj. De tiam li komencis sinofere servi al la Qinghai-Tibeta Altebenajho.

Liaj gepatroj kaj fratino en Usono tre sopiris lin kaj skribis al li, ke li transloghighu en Usonon. Sed li ne volis forlasi sian karieron. Li respondis al la gepatroj: "Altituda medicino povas ekzisti nur sur altebenajho, kaj tie estas paradizo por mia esplorado de altituda medicino." En la 1-a de augusto de 1981 li farighis kompartiano, kaj tio plifirmigis lian decidon radikighi sur la altebenajho kaj senrezerve servi al la patrio. En la 20 jaroj de studado de fundamenta teorio de altituda medicino li enketis kaj kuracis pli ol dek mil pashtistojn trairante grandan parton de altebenajhoj en la provincoj Qinghai, Gansu kaj Sichuan kaj la Tibeta Autonoma Regiono.

En 1990 Wu Tianyi gvidis china-japanan esploran grupon por fari medicinan esploradon kaj sintezan fiziologian studon. Post 10 tagoj de fiziologia eksperimento sur alta monto kun absoluta alteco de 5000 metroj la japanoj retirighis pro akuta altituda reakcio, sed Wu Tianyi daurigis la eksperimenton kune kun la chinaj grupanoj. Malgrau senileco kaj maldenseco de aero, la 53-jara Wu Tianyi ascendis glacian monton kun absoluta alteco de 5260 metroj, starigis tie eksperimentejon kaj akiris tre valorajn eksperimentajn datumojn pri homa lokigho en granda alteco. En 1991 lia disertacio "Fiziologio en granda alteco kaj studo pri akuta altituda reakcio" estis premiita en la Kvara Internacia Medicina Konferenco okazigita en Japanio.

Malfacila medio kaj senlaca esplorado kreis tiun specialiston de altituda medicino. "Altituda trokresko de rughaj sangocheloj", "Studo pri adaptigha sistemo de oksigena manko de altebenajho" kaj aliaj sume 10 esplortemoj gajnis premion de nivelo pli alta ol la provinca.

Dekoj da miloj da konstruantoj estas laborantaj sur la alta altebenajho por la Qinghai-Tibeta Fervojo. La frukto de lia esplorado en multaj jaroj estis tuj aplikita por la konstruantoj de la fervojo. "Aboco por prevento de altituda malsano" kaj "Notoj pri sanprotektado sur altebenajho" estas multe legataj de la konstruantoj. Kaj ankau medikamentoj kontrau oksigenmanko faritaj de Wu Tianyi kaj liaj kamaradoj ludis gravan rolon. Fondigho de fako de altituda malsano liveris perfektan kuracan kaj urghsavan kondichon por la konstruantoj.

En la 12-a de decembro de 2001 Wu Tianyi estis elektita membro de la China Inghenieria Akademio. Pro tio multaj scienc-esploraj institucioj de la landinterno intencis engaghi lin kaj la rekompenco estas tre favora. Sed Wu Tianyi fordankis klarigante: "Se mi chasus monon, mi ne vivus la tutan vivon sur la Qinghai-Tibeta Altebenajho. Mi studas hipooksigenan fiziologion kaj altitudan medicinon, kaj la Qinghai-Tibeta Altebenajho estas neelcherpebla fonto por mia esplorado."

 

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!