Antau 39 jaroj junulo diplomighis el la Medicina
Kolegio de Yangzhou kaj venis labori sur la Pamira Altebenajho.
Tie estas la plej okcidenta gubernio de Chinio, Wuqia de la
Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono. En la gubernio vivas 43
mil homoj de multaj nacioj, kaj 70% el ili estas kirgizoj.
La junulo nomighas Wu Dengyun. En la pasintaj
39 jaroj li senlace laboris por la popolo de la loko kaj jam
enradikighis sur la altebenajho.
En iu vintra tago de 1966 oni portis al la Popola
Hospitalo de Wuqia-gubernio kirgizan virinon suferantan de
utera sangado. Juna kuracisto Wu Dengyun sciis, ke shi estos
savebla nur per sangotransfuzo. Sed tiam la hospitalo ne havis
bankon de sango. Li decidis transfuzi sian sangon al la malsanulino.
300 mililitroj da sango de Wu enfluis en la korpon de la malsanulino,
ke shi reakiris la forton.
Wu Dengyun tre ghojis, ke li savis la malsanulinon
per sia sango. De tiam li donacis sian sangon pli ol 30 fojojn
kaj la totala kvanto superis 7000 mililitrojn.
Pashtisto Mamatimin neniam forgesos, ke Wu Dengyun
greftis sian hauton al lia filo.
En la 1-a de decembro de 1971 la 2-jara filo
de Mamatimin falis en fajron kaj duono de lia hauto estis
karbigita. Wu Dengyun penadis pli ol 10 tagojn por kuraci
la infanon, kaj tiu feliche evitis shokon kaj infektighon.
Sed la infano ankorau frontis la krizan tempon por resanigho
de vundo. Sed ghi jam ne havis sufichan hauton por grefti.
Wu intencis grefti al la infano hauton de ghia
patro. Sed tiu viro malkonsentis pro timego. Wu Dengyun decidis
preni sian hauton. La patro de la infano ne komprenis: "Ne,
absolute ne. Oni ne devas preni hauton de kuracisto!"
Kaj ankau la flegistinoj oponis. Do Wu Dengyun devis mem fari
chion. Li injektis narkotajhon al si kaj deprenis de sur siaj
femuroj kaj kruroj 13 pecojn da hauto en grandeco de poshtmarko.
Li greftis la hautopecojn sur la infanon. La infano bone kreskis
kaj nun havas 2 infanojn.
En la autuno de 1984 Wu Dengyun estis nomumita
direktoro de la gubernia hospitalo. Tiam la plej granda malfacilo
de la hospitalo estas manko de kuracistoj. Li decidis kulturi
kuracistojn el kirgizoj. Por tio li ellaboris 10-jaran planon.
Li elektis medicinistojn el kuracejoj en la kamparo de la
gubernio kaj instruis al ili Han-lingvon en vespera kurso.
Poste li sendis ilin al la regiona hospitalo por progresigo
per unujara praktiko. Kiam ili revenis al la gubernia hospitalo,
li daurigis sian helpon al ili por levi ilian kuracarton.
Dank' al lia penado 70% de la chefaj laborantoj de la hospitalo
estas kirgizoj. Che la komenco la hospitalo ne povis fari
ech operacion de apendico, sed nun ghi jam povas fari preskau
chiujn ordinarajn operaciojn, kaj ghia kuraca nivelo estas
avangarda en la gubernioj de Xinjiang.
Enirinte en la hospitalon, oni vidis, ke pli ol
60 florbedoj faris la hospitalon bela ghardeno. Sur la Pamira
Altebenajho estas diro, ke estas facile naski infanon, sed
malfacile kulturi arbon. Kaj oni povas diri, ke la ghardeneska
hospitalo estas vera miraklo por la altebenajho. En 1985 forta
tertremo detruis la gubernian urbon de Wuqia, kaj oni devis
rekonstrui la urbon en nova loko sur Gobio. Por havigi bonan
medion al malsanuloj, Wu Dengyun ellaboris 10-jaran planon
por arbarizo. Oni transportis teron el la ruinigita urbo 7
kilometrojn fora kaj fosis 12-kilometran kanaleton por alkonduki
akvon de degelinta negho. Dank' al ilia senlaca penado en
10 jaroj la hospitalo farighis ghardeno.
En 2001 li demetis la gvidantecon de la hospitalo,
sed li ankorau prizorgas la progreson de la hospitalo. Li
daure servas en la hospitalo 3 tagojn chiusemajne.
En la lastaj jaroj Wu Dengyun estis honorita kiel
tutlanda labormodelo, tutlanda avangarda individuo kaj tutlanda
elstara komunisto, kaj lastatempe li estis elektita reprezentanto
al la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Chinio.
Antau la honoro li diris: "Mi nur faris kion komunisto
devas fari, sed la partio kaj la popolo multe honoris min.
Do mi devas penadi ankorau pli multe por danki la partion
kaj la popolon."
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|