La 5-a de aprilo, 2002, estis Tago de Klaro kaj Brilo. Lau
la nacia moro de Chinio oni faras aktivadon memore al la mortintaj
parencoj kaj revoluciaj martiroj en tiu tago. Matene de la
nomita tago 500 homoj de Gaoxie-vilagho de Zhoushan, Zhejiang-provinco,
kolektighis antau la tombo de Zhu Zhuirong por montri respekton
al shi.
La 52-jara Zhu mortis en trafika akcidento la 18-an de oktobro
en la pasinta jaro, kiam shi projektis por la vilagho bazon
de fruktarboj. Oni lamentis korshire. La 82-jara avino Yu
kun larmoj diris: "Zhu Zhuirong, ho, vi faris bonon al
la popolo la tutan vivon. Hodiau ni venis viziti vin."
"Mi
ne kredas, ke ni ne povas bonhavighi."
La verda vilagho Gaoxie trovighas sur monta ebenajho. Ghi
estas chirkauita triflanke de montoj. Tie vivas 660 familioj
el 2051 homoj.
Oktobre de 1993 Zhu Zhuirong estis elektita gvidanto de la
vilagho. La vilaghanoj plejparte sin okupas pri tradicia terkulturado,
la vilagha ekonomio estis postighinta, kaj plie, en tiu jaro
la vilagho havis debeton de 30 mil juanoj.
Antau la vilaghanoj soifantaj bonhavighon, Zhu sentis grandan
maltrankvilon. Shi vizitis plurajn elitajn legom-kulturistojn
kaj informighis, ke chiu plastmembrana forcejo povas profitigi
5 mil juanojn, se en ghi oni kulturas fragujojn. Shi iris
longan vojon por fari esploron en legom-bazaroj de Zhoushan.
En kunveno de la vilagha komitato shi proponis konstrui plastmembranan
forcejon por bonhavigi la vilaghon per fruktoj kaj legomoj.
Shi diris: "Mi ne kredas, ke ni ne bonhavighos, se ni
laboros penege."
Shi vizitis multajn vilaghanojn, diskutante kun ili pri detaloj
por profito. Finfine shi persvadis ilin. Por konstrui unu
forcejon oni devas elspezi mil juanojn. Sed iuj ne havis tiom
da mono. Per sia klopodo shi ricevis rabaton por forceja konstruado
kaj prunteprenis monon de banko, tiel ke septembre de 1994
shia vilagho mendis 53 kompletojn da materialoj por 53 forcejoj.
Por ke la vilaghanoj posedu teknikon de legom-kulturado en
forcejoj, shi invitis fakulojn al la vilagho por prelego kaj
enkondukis bonrasajn legom-semojn.
Por plibonigi la fundamentajn ekipajhojn de legomkulturo
en forcejoj, shi kolektis monon per diversaj kanaloj, gvidis
la vilaghanojn en konstruo de bazaro, akvorezervejo kaj kanaloj.
La pli-ol-70-jara kamparano Wang Zhonghua ekscitite diris:
"En iu vintra tago shi organizis nin ordigi la riverliton.
Estis frosta tago kaj ech junaj homoj hezitis enakvighi, sed
shi demetis la shuojn kaj shtrumpojn kaj la unua eniris en
frostan akvon. Kaj ni chiuj admiris shin."
La forcejo bonhavigis multe da legom-kulturistoj kaj en 1997
shi gvidis kamparanojn en kulturo de orangho kaj en la sekvanta
jaro la orangho de la vilagho Gaoxie gajnis arghentan medalon
de agrikulturajhoj de Zhejiang-provinco.
Nun Gaoxie estas bonhava vilagho fama pro forstumado kaj
agrikulturaj trajtoj. Tie prosperas 66 hektaroj da legomghardenoj
kaj 176 hektaroj da arbaro. Chiujare tie produktighas 4000
tunoj da legomoj, orangho, frago kaj aliaj fruktoj. En 2001
la pokapa enspezo de la vilagho estis 4494 juanoj kaj multaj
havas sian belan domon.
"Ni
devas bone koni la vilaghanojn."
La monto Donggao multe malhelpis kontakton de la vilagho
Gaoxie kun la ekstera mondo en multaj jaroj kaj oni deziris
konstrui tunelon tra la monto.
Zhu Zhuirong estis reprezentanto de popola kongreso de la
distrikto Dinghai. Shi plurfoje proponis al la kongreso kontrui
tunelon. Shi diris:"Konstrui tunelon tra la monto Donggao
havas profundan signifon por disvolvi la lokan ekonomion,
akceli la komercan intershanghon inter vilaghoj kaj urbo,
plibonigi trafikon kaj levi la transportan efikon. Tio ne
nur faciligas transportadon de la 4 mil tunoj da legomoj kaj
fruktoj de la vilagho al urbo, sed ankau utilas al ekonomia
disvolvigho de aliaj lokoj sur la insulo Zhoushan."
Januare de 2000 koncerna departemento de la urbo faris enketon
en la loko kaj venis al la konkludo, ke shia propono ludos
shlosilan rolon por realigi la gheneralan projekton de la
urba disvolvigho kaj harmoniigi la lokan evoluon.
Por konstrui tunelon, la vilagho devis malkonstrui 25 domojn,
rekvizicii 2.6 hektarojn da kampo. Tio koncernis cent familiojn.
Por persvadi ilin, Zhu vizitis multajn familiojn, helpis ilin
en solvo de la malfaciloj. Shi diris al aliaj kadroj de la
vilagho: "Ni devas bone koni la vilaghanojn kaj scii,
kiamaniere ni povas bone plenumi la taskon."
La monata salajro de Zhu estis nur 630 juanoj, tamen shi
malavare donacis 3 mil juanojn por konstruo de la tunelo.
Dank' al shia brila ekzemplo la tuta vilagho unu post alia
donacis monon por la konstruo. Char la kompensa sumo por dommalkonstruo
kaj kamp-rekvizicio mankis portempe, shi do hipotekis la novan
domon de sia filo kaj pruntis monon che kredita kooperativo
por kompensi la vilaghanojn.
Dank' al la granda penado la konstruo de la tunelo estis
komencita oktobre de 2000. En la konstruejo ingheniero Ma
diris al mi: "Mi konstruis multajn tunelojn. En aliaj
lokoj chiam estis ia malagrablajho pro dom-malkonstruo, ebenigo
de la kampo k.a. Mi ja unuafoje laboras en tiel bone preparita
loko, kia Gaoxie-vilagho. Chi tie Zhu kaj shiaj vilaghanoj
chiuj bone helpas nin. La tunelo 1110 m. longa nun estas glate
konstruata kaj estos transdonita al uzado antau la 1-a de
oktobro."
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|