Chi
tie estas la kadukulejo de Shiyuetian de la Changjiang-a Li-nacia
Autonoma Gubernio de Hainan-provinco. La korto de la kadukulejo
ne estas granda, sed tre pura. Maljunuloj interbabilas sidante
sub fruktarboj.
La kadukulejo fondita en 1986 estas la ununura
kadukulejo de la gubernio. Tie vivas soluloj de Li-nacio.
Por flegi la kadukulojn, la registaro de la subgubernio Shiyuetian
dungis unu post alia prizorgantojn por tiuj maljunuloj. Sed
chiuj dungitoj foriris post kelktaga laboro. Gvidanto de la
subgubernia registaro foje demandis la junan infanflegistinon
Bao Aifang, chu shi volas labori en la kadukulejo, kaj la
knabino konsentis senhezite: "Chu oni ne devas flegi
tiujn seninfanajn maljunulojn? Mi provu."
Tiam shi estis 16-jara. Shi poste pasigis 16
jarojn inter la maljunuloj lau la jena tagordo:
Shi ellitighis tre frue. Shi balais la korton,
preparis matenmanghon kaj lavis vestojn por la maljunuloj.
Post tio shi iris al bazaro por acheti brulajhon, rizon, legomojn,
oleon, salon k.s. Vespere shi dekoktis drogherbojn por ili
kaj helpis ilin enlitighi.
Tagoj ripetighas tiamaniere kaj shi enloghighis
en la kadukulejon por pli bone flegi ilin. En la Printempa
Festo (novjara festo lau la china luna kalendaro, la plej
grava festo por chinoj), kiam la aliaj ghoje kunestis kun
la familianoj hejme, Aifang restis en la kadukulejo por pasigi
la novjaran feston kune kun la maljunuloj por konsoli ilian
solecan koron.
Nun en la kadukulejo vivas 10 maljunuloj, kaj
2 el ili estas blindaj kaj 2 paralizighintaj. Aifang flegis
ilin kiel filino, sen ajna plendo. He Yazhuang en agho de
pli ol 80 jaroj chiam kushis en la lito, kaj Aifang ofte lavis
lian korpon kaj litajhojn por teni la liton pura kaj seka.
Shiyuetian estas malricha loko loghata de naciminoritatoj,
kaj la registaro ne povas asigni sufichan monon al la kadukulejo.
Do Aifang de tempo al tempo donacis parton de sia malgranda
salajro por kovri la minimuman elspezon de la kadukulejo.
Shi plantis florojn kaj herbojn por beligi la kadukulejon
kaj kulturis fruktarbojn kaj legomojn por shpari monon.
Aifang senrezerve servis al la maljunuloj kaj
iuj demandis shin nekomprene: "Aifang, ili ne estas viaj
familianoj nek parencoj, do kial vi servas al ili tiel senrezerve?"
Fakte Aifang iam shancelighis. Sed kiam shi pensis pri tiuj
kompatindaj maljunuloj, shi vere ne povis foriri de ili. Kaj
shi respondis: "La kadukulejo estas mia hejmo, kaj la
maljunuloj estas miaj familianoj. Servi al ili estas mia devo."
En julio de 1996 Aifang estis atakata de hipertiroidismo.
Sed por flegi la maljunulojn, shi plurfoje prokrastis operacion.
Tio gravigis shian malsanon kaj la aliaj maltrankvilighis
pro tio. Ili petis la registaron urghi shin al operacio. Kaj
nur tiam Aifang obeis al la registaro. Sed kiam shi estis
forironta al hospitalo, shi venigis sian fratinon laborantan
en alia loko por flegi tiujn maljunulojn. Krome shi ankau
petis sian patrinon helpi al flegado. En la hospitalo shi
ofte demandis pri la maljunuloj kaj post 7 tagoj shi revenis
al la kadukulejo antau plena kalusigho de la trancho.
Aifang tutkore servis al la maljunuloj kaj tiuj
lastaj prenis shin propra filino. Tri maljunuloj forpasis
dum shia servado en la kadukulejo. Mortante, la maljunuloj
venigis Aifang, premis shian manon kaj vokis shian nomon ghis
la lasta spiro.
La faro de Aifang rikoltis laudon de la registaro
kaj respekton de la socio. En 1998 shi estis elektita reprezentanto
de la Dua Popola Kongreso de Hainan-provicno kaj en 2000 labormodelo
de la provinco. Lastatempe shi estis elektita reprezentanto
al la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Chinio.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|