La
Informa Oficejo de la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista
Partio de Chinio (KPCh) trovighas en la dua etagho de la hotelo
Media. La unuan de novembro ghi ekfunkciis oficiale. Ghia
tasko estas fari vizitan legitimajhon por jhurnalistoj, akcepti
peticion, aranghi vizitadon kaj doni alian servadon al la
vizitantaj jhurnalistoj.
Oficisto de la telekomunika servo de la oficejo
konigis, ke la servo liveras al la jhurnalistoj senpagan surretighon,
pagigan telefonon IP, enlandan kaj internacian telefakson,
vendas diversajn telefonajn kartojn, disponigas multmedian
publikan telefonon kaj donas konsultighon pri informoj k.a.
En la oficejo estas aparatoj liveritaj de la retstacioj
www. china.org.cn.;
www.
peopledaily.com.cn kaj www.xinhuanet.com.
Por helpi alilandajn jhurnalistojn en kono de la informoj
de la kongreso kaj fundamentaj kondichoj de Chinio www.china.org.cn.
aranghis 9-lingvajn, inkl. de la Esperanta, rubrikojn pri
la 16-a Kongreso (www.16da.org.cn;
kaj www.16congress.org.cn).
Pere de tio oni informighos pri la materialoj de KPCh kaj
fundamentaj kondichoj de Chinio.
Respondeculo de Media diris, ke chi tie funkciis
la informa oficejo ankau de la 14-a kaj 15-a Kongresoj de
KPCh kaj la hotelo estas spertoricha en servo al la vizitado
de granda kunveno kaj krom tio la hotelo havas instalajhojn
por trakti informojn kaj satelite transsendan ekipajhon por
servi al la chinaj kaj alilandaj jhurnalistoj en ilia laboro.
Koncerna autoritata departemento informis, ke
ghis nun 220 Hongkong-aj, Makaaj kaj Taiwan-aj jhurnalistoj
kaj pli ol 400 alilandaj jhurnalistoj jam sin anoncis por
vizitado de la kongreso kaj nun ankorau pli kaj pli da jhurnalistoj
sin anoncas por la vizitado.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|