Komuniko de la Sepa Plena Sesio de
la 15-a Centra Komitato de KPCh
(aprobita en la Sepa Plena Sesio de la 15-a CK de KPCh la 5-an de novembro 2002)

La Sepa Plena Sesio de la Dekkvina Centra Komitato de la Komunista Partio de Chinio (KPCh) okazis inter la 3-a kaj 5-a de novembro, 2002, Pekino.

Ghin cheestis 186 membroj kaj 139 kandidatoj de la Centra Komitato de la partio. Cheestis ghin ankau la membroj de la Disciplin-inspekta Komisiono de la Centra Komitato de la partio kaj koncernaj gvidantoj sen vochdonrajto.

La sesio estis prezidata de la Politika Buroo de la Centra Komitato. Jiang Zemin, ghia ghenerala sekretario, faris gravan paroladon.

La sesio decidis, ke la Deksesa Tutlanda Kongreso de KPCh inaugurighos la 8-an de novembro, 2002 en Pekino.

La sesio diskutis kaj aprobis la raporton de la Dekkvina Centra Komitato de la Komunista Partio de Chinio, diskutis kaj aprobis la "Statuto de la Komunista Partio de Chinio (reviziita)". La sesio decidis prezenti tiujn du dokumentojn al la Deksesa Tutlanda Kongreso de la partio por ekzameni.

La sesio ekzamenis kaj aprobis la "Raporto de la Disciplin-inspekta Komisiono de la Centra Komitato de la partio pri ekzameno de Wang Xuebing". La sesio decidis senigi lin je kandidateco al la Centra Komitato de la partio kaj senigi lin je partianeco.

La sesio resumis la laborojn en la pasintaj 5 jaroj de post la 15-a kongreso kaj rememoris la historian evoluon de reformado kaj pordmalfermo kaj socialisma moderniga konstruado de post la 4-a Plena Sesio de la 13-a Centra Komitato de la partio. Ghi opiniis, ke en tiuj 13 jaroj la internacia situacio multe shanghighis kaj la reformado, pordmalfermo kaj socialisma moderniga konstruado iris impete. La 3a-generacia gvidantaro de la Centra Komitato de la partio kun kamarado Jiang Zemin kiel la kerno, alte tenante la grandan standardon de Dengxiaoping-teorio, unuigante la tutan partion kaj la popolojn de chiuj nacioj de la lando kaj persistante en la linio aprobita de la Tria Plena Sesio de la 13-a Centra Komitato, aplombe traktis la malfacilojn kaj dangherojn kaj akiris senprecedencajn sukcesojn en reformado kaj pordmalfermo. La sinteza nacia forto de Chinio multe levighis. La granda afero pri paca reunuigo de la patrio akiris gravan progreson, la popola vivo atingis bonhavighon kaj kreighis nova situacio en konstruo de la socialisma afero kun chinaj trajtoj. La grandaj sukcesoj akiritaj en la pasintaj 13 jaroj certe gravurighos en la glora historio de la granda reprospero de la china nacio. La valora sperto akumulita en la pasintaj 13 jaroj havas longdauran kaj gvidan signifon por la socialisma konstruado kun chinaj trajtoj.

Gvidate de Dengxiaoping-teorio kaj la grava penso pri la "tri reprezentoj", la sesio plene analizis la enlandan kaj internacian situacion, alfrontatan de la partio en la nova jarcento, kaj la historiajn taskojn de la partio, faris profundan diskuton pri kelkaj problemoj koncerne la reformadon, pordmalfermon kaj socialisman modernigan konstruadon de Chinio en la nova jarcento kaj nova historia periodo kaj faris sufichan preparon por la 16-a Tutlanda Kongreso.

 

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!