1376 jhurnalistoj vizitos la 16-an Kongreson de KPCh

La 16-a Tutlanda Kongreso de KPCh, inaugurota morgau, estas multe atentata de chinaj kaj alilandaj jhurnalistoj. Ghis la tagmezo de la 6-a de novembro jam 1376 jhurnalistoj anoncis sin por viziti ghin. Tio superis la totalan nombron de la antauaj kongresoj de la partio. El ili 572 venis el la cheftero de Chinio, 263 el 65 informaj establoj de Hongkong, Makao kaj Taiwan kaj 541 el 241 informaj establoj de pli ol 40 landoj.

 

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!