KPCh okazigis kunsidon por
peti opiniojn de nepartianoj

Antauvespere de la 16-a Tutlanda Kongreso de la partio la Centra Komitato de KPCh okazigis kunsidon en Huairen-halo, Zhongnanhai, Pekino, por peti opiniojn de diversaj demokratiaj partioj pri la versio de la raporto de la 16-a kongreso.

Jiang Zemin, ghenerala sekretario de la Centra Komitato de KPCh, prezidis la kunsidon. Ghin cheestis ankau Li Ruihuan, Hu Jintao, Zeng Qinghong, Wang Zhaoguo. En la kunsido parolis prezidantoj de diversaj demokratiaj partioj, Tutlanda Unuigho de Taiwan-anoj kaj Tutlanda Industri-Komerca Federacio kaj senpartiaj personoj.

Ili opiniis, ke gvidate de Dengxiaoping-teorio, la raporto firme tenis la ideologian linion liberigi la homajn pensojn kaj serchi veron el faktoj kaj resumis la laboron en la pasintaj 5 jaroj de post la 15-a kongreso surbaze de la unuigho de la teorio kaj praktiko kaj precipe resumis la fundamentan sperton en la pasintaj 13 jaroj de post la 4-a Plena Sesio de la 13-a Centra Komitato, prezentis la celon por komplete konstrui la bonhavan socion kaj faris kompletan aranghon pri la socia evoluo en la unuaj 20 jaroj de la 21-a jarcento. Ghi estas raporto kompleta, profunda kaj kuraghiga kaj montras komunan deziron de la partio, armeo kaj popoloj de chiuj nacioj de Chinio. Ghi enkorpigas gravan penson pri la "tri reprezentoj". Ghi estas granda agadprogramo de la china popolo en la komenco de la nova jarcento.

La eksterpartiaj cheestantoj donis konsilojn kaj proponojn pri akcelo de reformado kaj pordmalfermo, moderniga konstruado, konstruado de la politika kaj spirita civilizacio, kaj firma tenado de la principo "unu lando kaj du sistemoj" por realigi la reunuighon de la patrio.

Auskultinte la vochon de la eksterpartiaj cheestantoj, Jiang Zemin faris paroladon. Li diris, ke la opinioj kaj proponoj estas tre utilaj por revizii la raporton. En la nomo de la Centra Komitato de la partio li dankis ilin kaj postulis, ke la verkantoj de la raporto serioze studu kaj konsideru iliajn opiniojn dum la revizio.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!