Prepara kunveno por la 16-a Tutlanda
Kongreso de KPCh

Posttagmeze de la 7-a de novembro la Komunista Partio de Chinio okazigis en la Popola Halo en Pekino preparan kunvenon por sia 16-a Tutlanda Kongreso. Jiang Zemin prezidis la kunvenon.
2118 el la 2114 reprezentantoj kaj 40 speciale invititaj reprezentantoj de la 16-a Tutlanda Kongreso de KPCh partoprenis en la prepara kunveno.

Per manlevo la kunveno aprobis la nomliston el 24 personoj de la Komisiono por Ekzameno de Kvalifikiteco de Reprezentantoj, aprobis la nomliston de la 236-persona Prezidantaro de la kongreso, elektis Hu Jintao ghenerala sekretario de la kongreso kaj aprobis la konsiston de la kongresa sekretariejo kaj ghian taskon.

La kunveno aprobis la tagordon de la 16-a kongreso: Auskulti kaj ekzameni la raporton de la 15-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Chinio; ekzameni la laborraporton de la Centra Komisiono por Disciplina Inspekto; ekzameni kaj aprobi la "Statuto de la Komunista Partio de Chinio ( reviziita)"; elekti la 16-an Centran Komitaton de la partio kaj elekti la Centran Komisionon por Disciplina Inspekto.

 

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!