Novajhoj el la Informa Centro de la 16-a
Tutlanda Kongreso de KPCh

En la gazetara konferenco okazigita de la Informa Centro de la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Chinio en la 7-a de novembro ghia proparolanto konigis al la cheestantoj la tagordon de la kongreso kaj koncernajn aferojn kaj informis, ke la 16-a Tutlanda Kongreso de la partio inaugurighos je la 9-a antautagmeze de la 8-a en Pekino. La kongreso dauros 7 tagojn.

Li esprimis varman bonvenon al la jhurnalistoj el chiuj partoj de la mondo, inkl. de Hongkong, Makao, Taiwan kaj la cheftero de Chinio pro ilia vizito de la kongreso. Ghis la posttagmezo de la 7-a, 1376 chinaj kaj alilandaj jhurnalistoj sin anoncis por viziti la kongreson.

Li diris, ke post fermigho de la kongreso okazos la Unua Plena Sesio de la 16-a Centra Komitato de KPCh, en kiu naskighos la nova gvidantaro de la Centra Komitato, kaj post tio la novaj konstantaj komitatanoj de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPCh renkontighos kun la chinaj kaj alilandaj jhurnalistoj.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!