La unua kunveno de la Prezidantaro de
la 16-a Tutlanda Kongreso de KPCh okazinta

Posttagmeze de la 7-a de novembro la Prezidantaro de la 16-a Tutlanda Kongreso de KPCh okazigis sian unuan kunvenon en la Popola Halo en Pekino.

Jiang Zemin cheestis la kunvenon kaj faris gravan paroladon.

Sub la prezido de Hu Jintao, ghenerala sekretario de la kongreso, la kunveno per manlevo aprobis la nomliston de la Konstanta Komitato de la Prezidantaro de la kongreso el Jiang Zemin kaj aliaj 31 personoj.

Post tio la kunveno aprobis la tagordon sub la prezido de Jiang Zemin. La kunveno per manlevo aprobis Ding Guangen, Luo Gan, Zeng Qinghong kaj Wang Gang kiel asistajn ghenralajn sekretariojn de la kongreso.

La kunveno aprobis la raporton pri ekzameno de kvalifikiteco de reprezentantoj faritan de la Komisiono por Ekzameno de Kvalifikiteco de Reprezentantoj de la 16-a Tutlanda Kongreson de KPCh.

La raporto diras, ke la Centra Komitato de la Komunista Partio de Chinio determinis 2120 reprezentantojn por la 16-a kongreso, kaj la nombro estis dividita al diversaj elektaj unuoj. La elektaj unuoj elektis 2120 reprezentantojn, el kiuj 2 forpasis, 2 faris gravan eraron en sia ofico au malobservis la disciplinon de la partio kaj pro tio abdikis reprezentantecon, kaj 2 grave malobservis la disciplinon kaj pro tio estis senigita je reprezentanteco. Kaj efektive nombrighas 2114 reprezentantoj.

La raporto diras, ke por la elektado de reprezentantoj de la 16-a Tutlanda Kongreso la Centra Komitato de KPCh elmetis klarajn difinojn, la partiaj organizoj de la elektaj unuoj zorgeme organizis la elektadon kaj serioze praktikis la principon de demokratia centralizismo de la partio, la vastaj amasoj de la partianoj aktive partoprenis, plene disvolvis demokration en la partio, kaj la tuta laboro iris glate kaj bonorde. La elekta laboro de la reprezentantoj estis plenumita en rigora observo de la procedo difinita de la Centra Komitato de la partio. 98 % de la bazaj organizoj de la partio tra la lando faris rekomendon de kandidatoj de reprezentantoj, kaj 93% de la partianoj partoprenis en tiu laboro. La elektaj unuoj serioze organizis jughon pri la kandidatoj, precipe pri iliaj ideologia kaj politika kvalito, laborstilo, honesta memregado kaj opinio de la amasoj. Post la jugho la elektaj unuoj okazigis kongreson de la partio au kunvenon de partiaj reprezentantoj por fari marghenan baloton.

La raporto diras, ke la reprezentantoj de la 16-a kongreso havas kaj avangardecon kaj vastan reprezentantecon. Plejparto de ili estas gvidantoj au gravaj figuroj de diversaj frontoj, au avangardaj modeloj en laboro de diversaj flankoj, kaj ili havas kompare bonan amasan bazon. Ili havas grandan komunisman idealon kaj firman kredon je socialismo kun chinaj trajtoj, diligente studas kaj praktikas la gravan penson de "tri reprezentoj" kaj faris elstaran kontribuon al reformado, pordomalfermo kaj socialisma moderniga konstruado. La konsisto de la reprezentantaro estas kompare racia, kaj la klereco de la reprezentantoj estas pli alta. Inter la reprezentantoj estas kompartianoj de diversaj historiaj periodoj.

La raporto diras, ke la Komisiono por Ekzameno de Kvalifikiteco de Reprezentantoj opinias, ke la elekta laboro de la 38 elektaj unuoj de la tuta lando konformas al la procedo difinita de la Centra Komitato de KPCh kaj la reprezentanteco de la 2114 elektitoj estas valida. Imite la metodon de la 15-a Tutlanda Kongreso de KPCh, la Centra Komitato de KPCh invitis 40 specialajn reprezentantojn, kaj ili ghuas samajn rajtojn de la oficialaj reprezentantoj.

La kunveno aprobis la elektan metodon (projekto) de la 16-a Tutlanda Kongreso de KPCh kaj transdonis ghin al la delegacioj por diskuto.

La kunveno aprobis la aranghon pri aliaj cheestantoj kaj gastoj. La Centra Komitato de KPCh decidis inviti koncernajn respondeculojn en la partio al la kongreso. Ili estas la membroj kaj kandidataj membroj de la Centra Komitato de KPCh de la 15-a Centra Komitato de KPCh ne elektitaj kiel reprezentantoj de la 16-a kongreso, kaj la membroj de la Centra Komisiono por Disciplina Inspekto de KPCh; la membroj de la Konsultigha Komitato de KPCh, ne elektitaj kiel reprezentantoj de la 16-a kongreso au ne speciale invititaj; kelkaj veteranaj kompartianoj kaj aliaj koncernaj kamaradoj ne elektitaj kiel reprezentantoj de la 16-a kongreso nek speciale invititaj, sume 284. La gastoj el ekster la partio invititaj al la inauguro kaj fermo de la kongreso estas: iamaj vicprezidantoj de la shtato, tiuj de la Tutlanda Konstanta Komitato de la Popola Kongreso kaj tiuj de la Tutlanda Komitato de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco, gvidantoj de la demokratiaj partioj, respondeculoj de la Tutlanda Industriista kaj Komercista Federacio, personoj sen partia aparteno, membroj de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso kaj konstantaj membroj de la Tutlanda Komitato de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco loghantaj en Pekino, parto de nacimalplimultanoj kaj personoj de religia rondo, sume 152.

La kunveno de la prezidantaro aprobis la tagordon de la 16-a kongreso, lau kiu la kongreso inaugurighos antautagmeze de la 8-a de novembro kaj fermighos en la antautagmezo de la 14-a de novembro.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!