Inaugurighis la 16-a Tutlanda Kongreso de KPCh

La 8-an de novembro, je la 9-a horo antautagmeze, la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Chinio solene inaugurighis en la Popola Halo, Pekino. En la nomo de la 15-a Centra Komitato de la partio Jiang Zemin faris raporton sub la titolo "Komplete konstrui la bonhavan socion kaj krei novan situacion de la socialisma afero kun chinaj trajtoj". Lia raporto konsistas el 10 partoj:

I. La laboro en la pasintaj 5 jaroj kaj fundamenta sperto de la pasintaj 13 jaroj; II. Plene efektivigi la gravan penson de la "tri reprezentoj"; III. Celo de nia laboro por komplete konstrui la bonhavan socion; IV. Ekonomia konstruado kaj reformado de la ekonomia sistemo; V. Politika konstruado kaj reformado de la politika sistemo; VI. Kultura konstruado kaj reformado de la kultura sistemo; VII. Nacidefendo kaj armea konstruado; VIII. "Unu lando kaj du sistemoj" kaj realigo de reunuigho de la patrio; IX. Internacia situacio kaj eksteraj aferoj; X. Plifortigo kaj plibonigo de la partia konstruado.

La kongreso estis prezidita de Li Peng. Ghin cheestis 2134 reprezentantoj kaj specialaj invititoj.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!