Nova vivo en la nova epoko

de TAN XINGYU

Bonhaveco estas aspirata de la chinoj dum miloj da jaroj. "Libro de Odoj" verkita antau 2000 jaroj enhavas verson "La popolo laboras, de bonhavo kontentas." La china popolo deziris bonhavecon jam jarmilojn, tamen tio neniam realighis. La homa historio jam eniris en la 21-an jarcenton kaj, gvidate de la china registaro, la china popolo finfine realigis sian deziron.

La 6-an de decembro, 1979, kiam Deng Xiaoping interparolis kun japana chefministro Ohira Masajoshi, li montris la koncepton pri bonhaveco kaj projektis la strategion de disvolvigho de la china ekonomio en tri pashoj. En la unua pasho Chinio levos la nacian produktovaloron duoble kiom tiu en 1980 kaj solvos la problemon de la china popolo pri vestoj kaj manghajhoj. En la dua pasho, t.e. fine de la 20-a jarcento la produktovaloro de la nacia ekonomio refoje duoblighos sur tiu bazo kaj la popola vivo bonhavighos. En la tria pasho, t.e. meze de la 21-a jarcento, la pokapa produktovaloro atingos la nivelon de la mez-evoluintaj landoj kaj la popola vivo kompare richighos kaj fundamente realighos modernigo. En 2000 Chinio sukcese plenumis la taskojn de la unua kaj dua pashoj kaj la pokapa produktovaloro superis 800 usonajn dolarojn. Tiam Chinio ne nur solvis la problemon pri vestoj kaj manghajhoj, sed la popola vivo ghenerale atingis bonhavecon. Tio estas nova mejloshtono en la historio de la china nacio kaj granda sukceso de la reformado kaj pordmalfermo kaj moderniga konstruado de Chinio.

Pri bonhaveco oni havas malsamajn komprenojn. Iu pekina loghanto diris: "Mi opinias, ke mi nun vivas bonhavan vivon, char mi ne maltrankvilas pri la vestoj nek pri manghajhoj kaj mi povas kune kun mia filino flugigi kajton." Iu shanhaja loghanto diris: "Lau mi bonhaveco manifestighas en tio, ke la loghado, manghado kaj vestado estas bonaj kaj ankau la homa kvalito estas alta." Yunnan-a loghanto opinias: "Kontenteco pri vivmaterialoj kaj ofta ekskursado markas bonhavan vivon." Sichuan-a loghanto diris: "Mi opinias, ke pro bonhaveco oni devas havi sian propran automobilon." Nun la materia vivo de la chinoj farighis multe pli richa ol antaue. Oni portas diversfasonajn vestojn kaj prenas bongustajn manghajhojn. Urbanoj unuj post aliaj forlasis sian kadukan dometon kaj transloghighis en etaghdomon kaj veturas per automobilo anstatau biciklo. Multaj homoj turisme vojaghas al Singapuro, Malajzio, Tajlando, Japanio, Usono kaj europaj landoj.

La Shtata Statistika Buroo faris sintezan analizon kaj konkludis, ke en 1990 48% de la chinaj familioj realigis bonhavighon kaj post 10 jaroj 96% de la chinaj familioj realigis ghin, kaj nun oni povas diri, ke la chinoj ghenerale vivas bonhavan vivon.

La 8-an de novembro, 2002, Jiang Zemin deklaris en sia raporto al la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Chinio: "En la unuaj 20 jaroj de la nuna jarcento ni koncentros nian tutan forton por konstrui bonhavan socion en chiuj flankoj, por ke nia ekonomio estu pli evolua, demokratio pli kompleta, sciencoj kaj edukado pli progresaj, kulturo pli prospera, socio pli harmonia kaj popola vivo pli bona."

Estas peniga tasko por anstatauigi la gheneralan bonhavan vivon per bonhava vivo en chiuj flankoj, char la antaua estas malaltnivela, dum la lasta kompare altnivela. Fine de 2000 la pokapa jara produktovaloro de la china popolo estis nur iom pli ol 800 usonaj dolaroj kaj post 20 jaroj ghi superos 3000 usonajn dolarojn kaj atingos la nivelon de la mez-evoluaj landoj. La ghenerala bonhaveco signifas, ke oni nur transpasis la sojlon de la bonhava socio.

La ghenerala bonhaveco estas chefe materia, dum la chiuflanka bonhaveco montras, ke krom sia materia vivo, oni multe levos ankau sian spiritan vivon kaj vivmedion kaj realigos la socian progreson en chiuj flankoj. La ghenerala bonhaveco estas neekvilibra, dum la chiuflanka bonhaveco montras, ke reduktighos la diferenco inter la regionoj, inter la urboj kaj kamparo kaj inter la diversaj socitavoloj. Kaj la chiuflanka bonhaveco markas, ke la socio atingos la periodon, kiam oni daure likvidos malrichecon kaj multe levos la bonhavan nivelon kaj sin turnos de unuflanka disvolvo al chiuflanka.

Kia estos la kompleta bonhava socio en 2020? Chiuj povas imagi al si mem, tamen la socia evoluo ofte superos nian imagipovon, kaj kiuj povis imagi al si en 1979, ke la china popolo vivos tiel felichan vivon kiel hodiau? Sed mi ja estas certa, ke nia vivo estos pli felicha en 2020 ol kion ni povas imagi al ni hodiau.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!