Kion faros la 16-a Tutlanda Kongreso de KPCh?

La 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Chinio okazos autune de 2002 en Pekino. Autoritata persono diris, ke la kongreso solvos du gravajn problemojn, t.e. pri gvidantaro de la centra komitato kaj pri gravaj teorioj.

La tutlanda kongreso elektas novan centran komitaton kaj ghian gvidantaron en chiu kvina jaro. La 15-a kongreso okazis en la 12-18-a de septembro, 1997.

Elektado de nova loka komitato

Lau difino de la partia statuto la tutlanda kongreo devas auskulti kaj kontroli la raporton de la Centra Komitato kaj tiun de la Centra Komisiono por Disciplina Inspektado, diskuti kaj decidi gravajn problemojn de la partio, revizii la partian statuton, elekti novan Centran Komitaton kaj la Centran Komisionon por Disciplina Inspektado.

De la dua duonjaro de 2001 la provincaj, municipaj kaj autonomregionaj kongresoj de la partio elektas novan komitaton kaj en la unua duonjaro de 2002 tiu laboro plenumighos.

La nova gvidantaro devas esti energia kaj promesplena

La kandidatoj de la membroj de la 16-a Centra Komitato devenos chefe de diversaj lokoj kaj tiu laboro estos plenumita jarmeze de 2002. Post sekreta balotato iuj el tiuj kandidatoj farighos oficialaj membroj de la centra komitato. La balotado estos en la lasta tago de la kongreso. La 16-a kongreso elektos la novan Centran Komitaton el ch. 200 membroj kaj 150 substituataj membroj kaj ankau Centran Komisionon por Disciplina Inspektado el pli ol 100 membroj. En unua sesio de la Centra Komitato naskighos ghia gvidantaro.

Oni postulas, ke la gvidantaro estu energia kaj promesplena.

Teorio pri tri reprezentoj

Oni opinias, ke la 16-a kongreso klare difinos la avangardecon kaj progresecon de la Komunista Partio de Chinio. Tion manifestas la tri reprezentoj.

La tri reprezentoj temas pri tio, ke la Komunista Partio de Chinio chiam reprezentas la bezonon de disvolvo de la progresa produkta forto en Chinio, direkton de la progresa kulturo de Chinio kaj bazajn interesojn de la vasta china popolo.

La unua kaj dua reprezentoj koncernas respektive materian kaj spiritan nociojn, por kiuj la Komunista Partio de Chinio devas penadi gvidante la chinan popolon, dum la lasta reprezento atentigas, ke decidante politikojn, la partio devas ghuste trakti la rilatojn de interesoj de diversaj flankoj, doni grandan atenton al la interesoj de diversaj tavoloj de la popolamaso kaj antau chio konsideri la interesojn kaj deziron de la plej granda loghantaro de Chinio.

La 14-a kaj 15-a kongresoj de la partio decidis akceli la reformadon kaj pordmalfermon kaj difinis la gvidan pozicion de la teorio de Deng Xiaoping. Tio ludis netakseblan rolon en konstruado kaj disvolvo de Chinio. Politikistoj diris, ke ankau la teorio pri la tri reprezentoj konfirmota en la 16-a Tutlanda Kongreso de KPCh ludos gvidan rolon por akceli la konstruadon kaj disvolvon de Chinio.

 

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!