Politika manifesto por la nova jarcento

Posttagmeze de la 8-a de novembro, la reprezentantoj de la 16-a Kongreso de KPCh komencis diskuti pri la raporto farita de Jiang Zemin en la nomo de la 15-a Centra Komitato de KPCh. Ili havas la saman impreson, ke la raporto havas richan enhavon kaj profundan penson, ke ghi estas programa dokumento gvidanta nian partion en kreo de socialismo kun chinaj trajtoj en la nova jarcento kaj politika manifesto de nia partio en la nova jarcento kaj nova stadio.

Retrorigardante la laboron de diversaj fakoj kaj diversaj lokoj en la lastaj 5 jaroj, precipe praktikon en la lastaj 13 jaroj, la reprezentantoj alte taksis la triageneracian centran gvidantaron kun Jiang Zemin kiel la kerno, ke ghi alte tenis la grandan standardon de Dengxiaoping-teorio, unuigis kaj gvidis la tutan partion kaj diversajn naciojn de Chinio por senshancelighe persisti en la linio post la 3-a Sesio de la 11-a Centra Komitato de KPCh, aplombe traktis malfacilojn kaj dangherojn de diversaj flankoj kaj akiris rimarkindajn sukcesojn en la ekonomia konstruado kaj socia evoluo.

Jiang Xipei el Jiangsu-provinco diris, ke la 10 punktoj de la fundamenta sperto resumita en la raporto estas tre valora spirita richajho por la moderniga konstruado en la nova jarcento, kiun ni devas multe domaghi, kaj nia potenca ideologia armilo por venki diversajn malfacilojn.

Tang Honggao el Anhui-provinco diris, ke la chinoj renkontis tre diversajn malfacilojn kaj premon en la pasinteco, sed sub la gvido de la partio la chinoj venkis la malfacilojn, kaj la sukcesoj en la disvolvigho estas kuraghigaj. La plej grava estas tio, ke la vivo de la popolo multe plibonighis.

Xia Xinghua el Shanhajo diris, ke estas nepre necese persisti en la grava penso de la "tri reprezentoj" por pli kaj pli progresigi la konstruadon de socialismo kun chinaj trajtoj kaj kiel eble plej baldau atingi la grandan celon de reprosperigo de la china nacio. Tio estas ne nur konsekvenca postulo por persiste teni kaj disvolvi socialismon, sed ankau konsekvenca rezulto de penema provado kaj granda praktikado de nia partio.

Cai Qihua el Hubei-provicno diris, ke ni certe venkos chiajn malfacilojn, se ni alte tenos la grandan standardon de Dengxiaoping-teorio kaj komplete praktikos la gravan penson de la "tri reprezentoj".

Jia Zhibang el Shaanxi-provinco diris, ke la raporto havas klaran temon, signifoplenan vidpunkton, grandan infektemon kaj koheran forton, ke ghi amplekse respondis enlande kaj internacie la demandon, kian standardon nia partio tenos, kian vojon ghi iros kaj al kia celo ghi strebos. La raporto estas trairata de la grava penso de la "tri reprezentoj", plena de dialektika materiismo kaj historia materiismo kaj penso pri samtakta progreso kun la epoko kaj senchesa renovigo. La raporto estas heredo kaj disvolvo de marksismo, Mauzedong-penso kaj Dengxiaoping-teorio.

Tian Chengzhong el Henan-provinco diris, ke la grava penso de la "tri reprezentoj" estas granda frukto de renovigo de teorio kaj praktiko de la triageneracia centra gvidantaro de la partio kaj ankau resumo de la brila vojo de la partio en la pasintaj 81 jaroj. Difini la gvidan pozicion de la grava penso de la "tri reprezentoj" estas baza garantio por efektivigo de nia celo en la nova jarcento.

En diskutado reprezentantoj diris, ke la raporto estas firme bazita sur la amasoj kaj praktiko, ke ghi koncentris la saghon de la tuta partio kaj diversaj nacioj de la lando kaj koncentre spegulis la volon de la diversnaciaj popoloj. La raporto, plenplena de brila penso de disvolvo, reformado kaj pordomalfermo, havas gravan aktualan kaj gvidan signifon por konstruo de bonhava socio kaj rapidigo de socialisma modernigo.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!