Por richigho de la popolo
-- Intervjuo kun reprezentantoj de la 16-a kongreso

de HAN ZHENJUN kaj TANG HONG

En hotelo, kie loghas reprezentantoj de la 16-a kongreso, ni vizitis kelke da reprezentantoj el la kamparo, kiuj gvidas la vilaghanojn por kuna richigho.

"Ne gravas, ke mi sola richighis. Mi devas penadi por richigho de la tuta vilagho," diris Wei Xinju, reprezentanto el la subgubernio Dengzhuang, Hebei-provinco. Shia rakonto pri richigo de la vilaghanoj estas vere kortusha.

Antau kelkaj jaroj Wei Xinju veturis al Shandong por lerni legom-kulturadon en plastmembranaj forcejoj kaj en la sama jaro shi enspezis 10 mil juanojn. Samvilaghanoj vizitis shin por lernado. Shi senrezerve konigis al ili la teknikon pri legom-kulturado kaj faris demonstradon. Sub shia gvido en la sama jaro en la vilagho aperis 100 novaj plastmembranaj forcejoj. Kvankam la neta profito de shiaj legomoj mallevighis, tamen la enspezo de aliaj vilaghanoj levighis multe kaj shia subgubernio iom post iom farighis negocejo de malgrandaj tomatoj kaj aliaj legomoj. Antau nelonge shi veturis al Rusio por fari esploradon, kaj reveninte hejmen, shi klopodis por agrikultura normaligo por vendi la legomojn al aliaj landoj.

Elektite kiel reprezentanto de la partia kongreso, shi sentis, ke sur shiaj shultroj la tasko farighis pli peza.

"Por esti bona vilaghestro mi devas chiam penadi por la interesoj de la popolo." Tio estas maksimo de Yang Shuangniu, vilaghestro de Fugang, Hebei-provinco. Ekde 1984, gvidate de Yang, oni reguligis 560 hektarojn da montodeklivo. Li invitis hortikulturiston el Hebei-a Agronomia Universitato por ke tiu instruu la kamparanojn pri kulturo de fruktarboj. Tiam la vilagho respondecis pri acheto kaj vendo de la fruktoj. Lia vilagho famighis pri la "oraj" pomoj. Por havigi al si pli da tempo kaj energio cele bonhavigi la tutan vilaghon kiel eble plej rapide, li fermis sian profitodonan butikon. Li diris, ke post kiam li farighis reprezentanto, la tuta vilagho ghojighis. Li kredas, ke la kongreso certe portos pli da bonshancoj al la vilagho por la ekonomia prosperigho.

"Praktikante la gravan penson pri la 'tri reprezentoj', ni devas bonhavigi la vilaghanojn," reprezentanto Liu Ruilian el Anhui-provinco tiel diris. Shi diris ankau, ke antau 20 jaroj shia vilagho estis tiel malricha, kiel oni priskribis:

"Che tera muro,
      En pajla budo.
      Sur tablo sola batato.
      Oni envias lokon richan,
      Sed mem vivas vivon malfacilan."

Sed poste oni kulturas ne nur grenon, sed ankau pomarbojn, persikarbojn kaj aliajn. Dank' al tio la kamparanoj bonhavighis rapide. Nun la vilaghanoj havas chiu sian etaghdomon kaj uzas elektronajn aparatojn, kun abundo da vestoj kaj manghajhoj. Oni komisiis al Liu, ke en la kongreso shi transdiru ilian deziron, t.e. la bonhaviga politiko de la partio restu neshanghita dum longa tempo kaj la grava penso pri la "tri reprezentoj" enradikighu en la koro de la tutlanda popolo.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!