Samvilaghanoj sendis min al Pekino

Mi ekveturis al Pekino antautagmeze de la 4-a de novembro por partopreni en la 16-a Tutlanda Kongreso de la partio. Mi ne intencis gheni la samvilaghanojn per mia ekiro, sed mi ne atendis, ke la tuta vilagho venis adiaui min.

Pli ol cent samvilaghanoj venis al mia hejmo en frua meteno kaj metis sur min rughan rubandon kaj rughan paperan floron (en signo de honoro). Ili akompanis min al la gubernia urbo, al la chefurbo de la subprovinco, kaj fine al Xining, chefurbo de Qinghai-provinco, malgrau ke mi foje-refoje petis ilin reveni.

Mi pensis, ke la entuziasmo de la samvilaghanoj devenis de tio: Unue, ili estas dankemaj al la politiko de la partio, kiu plibonigis ilian vivon; due, mi estas membro de nacimalplimulto Hui; kaj trie, chiuj prizorgas la 16-an kongreson kaj atendas al mi ghojigan informon el Pekino. Antau mia flugo al Pekino ili taskis min du laborojn, ke mi serioze partoprenu en la kongreso kaj estu vera reprezentanto; kaj due, mi reportu al ili bonan spiriton kaj bonan politikon de la 16-a kongreso.

Mia vilagho havas pli ol 3000 homojn kaj antau la reformado ili ne povis solvi la problemon de minimuna vivtenado. La vilaghanoj kulturis teron, sed ili ne povis rikolti sufichan grenon kaj devis acheti grenon en la urbo.

En la lastaj jaroj, precipe post la lancho de la projekto pri disvolvo de la okcidento de Chinio, la shtato multe investis vojkonstruon, kaj la kamparanoj trovis multajn kanalojn por gajni monon. La kamparanoj vivas pli kaj pli bone dank' al agrikulturo, brutobredado, fabrikado, komerco kaj transportado.

La shtato renovigis la elektroprovizan reton en la kamparo kaj ni vivas en komforto pro duonigho de prezo de elektro.

Nun en nia vilagho estas kuracejoj kaj la kamparanoj povas viziti kuraciston tuj apud sia hejmo. Sed antaue la vilaghanoj ne serioze malsanaj ne vizitis kuraciston pro manko de kuracejo. Se ili suferis seriozan malsanon, ili devis iri kelke da horoj por atingi hospitalon en la gubernia urbo, kaj iuj malsanuloj mortis survoje. Nun en la vilagho estas elementa lernejo kaj la infanoj ne bezonas longe iri por lerni en malproksima lernejo.

Junuloj de la vilagho achetis dekkelke da komputoroj por akiri informojn de interreto. Sed nun ili ankorau ne komprenas la vortojn "interreta negoco", "interreta negoco de akcio" k.a.

Pli kaj pli multaj vilaghanoj volas fari sin kompartianoj. En la pasintaj 3 jaroj 15 vilaghanoj alighis al la partio, kaj ili chiuj havas klerecon de supera mezlernejo kaj estas talentaj en sia kariero.

Mia patro forpasis en 1998, en la agho de 90 jaroj. Che la forpaso li ripetade atentigis min: "Mia infano, estu diligenta en servo al la popolo!" Kiel bone estus, se mia patro povus vidi la shanghighon de nia vilagho post la lancho de la projekto pri disvolvo de la okcidento de nia lando!

La vilaghanoj ne estas memkontentaj pri la nuna vivo. Ili diris, ke ili jhus ekhavis bonan vivon, kaj ili bezonas pli da fakuloj kaj tekniko.

Rakontita de Ma Yuanliang
Notita de Zhao Cheng
--------

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!