Mjau-vilagho bolas de ghojo

de HE YUNJIANG

Matene de la 8-a de novembro, Nanhua-vilagho loghata de mjau-oj en la sudorienta parto de Guizhou-provinco ekbolis de ghojo kiel en festtagoj. Antau la 8-a horo jam audighis la kanto "Sen kompartio ne estus nova Chinio" el radia elsendo. Ghojaj mjau-oj unuj post aliaj sin direktis al la vilagha placo kaj kun malpacienco atendis la gravan momenton.

Meze de la placo estis granda televidilo, antau kiu sidis multaj homoj. Antau elsendo de la televida programo la mjau-aj geknaboj en festaj vestoj kantis kaj dancis, akompanate de muziko. Per tio ili esprimis sian grandan ghojon.

La vilagho situas en la sino de grandaj montoj. La vilaghanoj kun ghojo interparolis pri la 16-a kongreso de la partio. La pli-ol-70-jara partiano Pan Chengzhong diris: "Ni jam de longe atendas tiu chi tagon. Nun ni kolektighis chi tie por ghui la programon kaj intershanghi niajn opiniojn."

"Niaj sukcesoj ne povas disighi de la bona politiko de la partio. Ni vivas en la plej felicha epoko," diris Pan Fusheng, unu el la mjau-oj, kiuj plej frue vizitis Japanion. "Mi kredas, ke la 16-a kongreso certe aprobos pli da bonaj politikoj plirichigi nian vivon."

Je la 9-a horo silentighis la tuta placo. Chiuj fiksis sian rigardon al la ekrano kaj varme aplaudis.

Post unu horo kaj duono finighis la elsendo kaj la tuta vilagho refoje bolis de ghojo. La knaboj ekludis blovinstrumenton kaj la knabinoj ekkantis. Ilia bela vocho longe shvebis super la monto kaj lago.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!