Fremdlandaj novajhagentejoj atentas Chinion

320 fremdlandaj reporteroj cheestis la 16-an Kongreson de KPCh, kaj la nombro de sinanoncantaj por cheesti la kongreson multe superis tiun por la pasintaj kongresoj.

Fremdlandaj reporteroj montris senprecedencan entuziasmon por la kongreso. Tion rekte kauzis la intima ekonomia kontakto de Chinio kun la mondo pro la aligho al la Monda Komerca Organizo kaj pli kaj pli kreskanta influo de Chinio sur la internaciaj aferoj.

Chefaj novajhagentejoj de Okcidento inkluzive de la Asociita Jhurnalismo de Usono kaj la brita novajhagentejo Reuters Limigita komencis publikigi raportajhojn pri la 16-a kongreso antau unu monato. La Asociita Jhurnalismo de Usono sendis al la kongreso 6 raportistojn kaj redaktorojn kaj Reuters Limigita - 13 raportistojn. 20 minutojn post la inauguro de la kongreso la Asociita Jhurnalismo de Usono jam elsendis raportajhon kaj fotojn. La raportajho emfazis la eksplikadon pri opono kontrau terorismo kaj korupto kaj pri penso de la "tri reprezentoj" en la raporto de Jiang Zemin. La raportajho rapide farighis la kvara novajho de la agentejo. Samtempe la brita novajhagentejo informis en koncerna raportajho, ke pli kaj pli multaj okcidentanoj starigis ekonomiajn rilatojn kun Chinio kaj ekkonis la fortan konkurencan povon de la china ekonomio, kaj pli kaj pli multaj okcidentaj legantoj donis pli da atento al la estonta disvolvigho de Chinio.

Novjorka Tempo raportis la 16-an kongreson per granda spaco. La raportajho el Pekino opinias, ke Chinio daure disvolvos merkatan ekonomion.

Usona kabla televizio (CNN) malfermis rubrikon "Speciala raporto pri la 16-a Kongreso de KPCh". Ghia plej fresha raportajho farita nelonge post la inauguro de la kongreso opinias, ke la kongreso profunde kaj longe influos Chinion kaj ghiajn interrilatojn kun aliaj landoj. La raportajho atentis la paragrafon en la raporto de Jiang Zemin, ke la reformado de la china politika sistemo "absolute ne imitos la modelon de la okcidenta politika sistemo".

La Kristana Scienca Monitoro opinias, ke la 16-a Kongreso de KPCh estas mejloshtona kongreso kaj unu el la plej gravaj politikaj eventoj en la lastaj 10 jaroj de la historio de Chinio.

Wall-strata Jhurnalo de Usono rimarkis, ke en la raporto Jiang Zemin akcentis, ke Chinio pluapashe efektivigos modernighon kaj tenos la ekonomian kreskon.

Hispana jhurnalo "Avangardo" diris, ke de 1980 la enspezo de la chinoj duoblighis en chiu sepa jaro. Sed duobligho de enspezo en Usono en la 19-a jarcento bezonis 40 jarojn. La rapideco de la ekonomia kresko de Chinio jam multe superis la "japanan miraklon" dum la periodo 1950-1973.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!