Novaj ideoj en la raporto de
Jiang Zemin por la 16-a kongreso

La raporto de Jiang Zemin farita en la inauguro de la 16-a kongreso de la partio havas gravan historian signifon. Antau 5 jaroj li faris en la 15-a kongreso de la partio raporton kun la titolo "Alte teni la grandan standardon de Dengxiaoping-teorio, konduki la socialisman konstruadon kun chinaj trajtoj al la 21-a jarcento". La raporto por la nuna kongreso kun la titolo "Komplete konstrui la bonhavan socion kaj krei novan situacion de la socialisma afero kun chinaj trajtoj" portas jenajn kvin novajn ideojn:

La raporto por la 15-a kongreso difinis la historian pozicion de Dengxiaoping-teorio kaj ghian gvidan signifon, dum tiu por la 16-a kongreso decidis, ke ankau la "tri reprezentoj" estu la gvida penso de la Komunista Partio de Chinio, kio estas nova frukto en kombino de marksismo kun chinaj realoj.

La raporto por la 15-a kongreso alvokis, ke la tuta partio alte tenu la standardon de Dengxiaoping-teorio kaj konduku la socialisman konstruadon kun chinaj trajtoj al la 21-a jarcento kaj tiu por la 16-a kongreso postulas, ke Chinio devas komplete konstrui la bonhavan socion en ekonomio, politiko, kulturo kaj daura disvolvo en la unuaj 20 jaroj de la 21-a jc, tiel ke la celo de Chinio farighis pli klara.

La raporto por la 15-a kongreso postulis severe disciplini la partion por konservi ghiajn avangardecon kaj purecon, kaj kompletigi la partian konstruadon en la nova jarcento, dum tiu por la 16-a kongreso prezentis konkretajn metodojn por la ideologia, organiza, stila kaj sistema konstruado kaj precipe akcentis intensigi la partian demokration kaj perfektigi la demokratian centralizismon por ke la partio estu plena de vigleco.

La raporto por la 15-a kongreso faris sufichan eksplikon pri la principo "unu lando kaj du sistemoj" kaj alvokis, ke la du flankoj ambauflanke de Taiwan-markolo faru traktadon surbaze de la principo de unu lando por oficiale fini la kontraustaron inter si, dum la raporto por la 16-a kongreso prezentis konkretajn kaj gravajn sugestojn pri Taiwan-problemo koncerne la historian taskon pri la patria reunuigho kaj unuafoje prezentis la enhavon de la intertraktado, kiel pri la politika pozicio de la Taiwan-aj autoritatoj kaj la ekonomia, kultura kaj socia spacoj de Taiwan en la mondo.

La raporto por la 15-a kongreso dedichis tutan paragrafon al traktado de nacidefenda kaj armea konstruado, strategia principo pri aktiva defendo kaj intensigo de la kvalita konstruado de la armeo kaj simpligo de armitaj fortoj kun chinaj trajtoj, dum la raporto por la 16-a kongreso dedichis apartan parton al sistema traktado de la armea kaj nacidefenda konstruado por ke ghi adaptighu al la bezono plenumi la 3 grandajn historiajn taskojn en la 21-a jarcento.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!