Gelsinger: Mi vidis grandan shanghighon
de Chinio en la pasintaj 30 jaroj

Fama usona politikisto d-ro Gelsinger diris en la 7-a en la Popola Halo en Pekino, ke li revenis en Chinion en emocia momento.

En sia parolado d-ro Gelsinger diris, ke la 16-a Kongreso de KPCh retrorigardos la grandan ekonomian progreson pro la reformado iniciatita de Deng Xiaoping en la 80-aj jaroj.

Li diris, ke tio estas ne nur reformado, sed ankau revolucio, ke formighas en Chinio nova ekonomia sistemo. "Antau 30 jaroj, kiam mi unuafoje vizitis Pekinon, mi ne vidis personauton sur stratoj. Hodiau, veturante sur Chang'an-strato kaj starante sur la perono de la Popola Halo, mi vidis grandan shanghighon de Chinio en la 30 jaroj."

Li diris, ke la "tri reprezentoj" de Jiang Zemin havas gravan signifon kaj reprezentas la shanghighon de la Komunista Partio de Chinio.

"Chinio havas historion de miloj da jaroj kaj spertis diversajn registarojn kaj socisistemojn. En diplomatio ghi bezonas kontakton kun Usono kaj strategian celon por longa tempo," diris Gelsinger. "Lastatempe prezidanto Jiang Zemin vizitis la pashtejon en Teksaso, kio pluapashe levis la usona-chinajn interrilatojn komencitajn de Bush-patro."

Li diris, ke la diplomatio de Usono estas manipulata de advokatoj kaj kazoj, dum tiu de Chinio - regata de koncepto. Oni ne devas arbitre trakti interrilatojn kun Chinio. Chinio bezonas pli grandan kapablon por akceli la interrilatojn de la du landoj en la 21-a jarcento. Tiaj interrilatoj koncernas multajn kampojn, neimageble en la pasinteco. Tio estos provo por Usono.

Li diris, ke ekzistas opinio en Usono, ke rapida kresko de la ekonomio de Chinio estas minaco al Usono. Tia sinteno estas malghusta.

"Potencigho de Chinio potencigas militajn aferojn de Chinio, sed la kresko de elspezo por militaj aferoj de Chinio estas multe malpli rapida ol tiu de Usono. Chinio ne estas minaco al Usono."

"Aligho de Chinio al la Monda Komerca Organizo signifas, ke tiu lando kun plej granda loghantaro kaj plej longa historio kaj la plej evoluinta lando kun plej mallonga historio devas trovi komunan lingvon. La nuna Chinio estas iranta en la komplikan tutmondighan medion kaj vizaghas mediprotektan problemon, terorismon k.a."

"Per kombinigho de la usona pragmatismo kaj china spekulativa koncepto, oni povos bone solvi chiujn tiujn problemojn kaj kontribuos al starigo de nova ordo de la mondo."

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!