Caidan
Zhuoma nun estas 65-jara. Shi estas tibeta kantistino. Pro
malricheco shi pasigis sian infanecon en fizika laborado kaj
dommastrumado kaj tiel perdis la shancon viziti lernejon.
Post liberigho de Tibeto, prizorgate de la komunista partio,
shi lernis vochmuzikon en la Shanhaja Konservatorio kaj tial
shia vivo radikale shanghighis.
La 8-an de novembro shi rigardis TV-elsendon
de la inauguro de la 16-a Tutlanda Kongreso de KPCh. Ne povante
deteni sian emocion, shi kantis la tre popularan popolkanton
"Kanton al la partio" por montri sian dankemon al
la partio: "Kanton al la partio, mi komparas ghin kun
la panjo."
"La partio kulturis min kaj havigis al mi
duan vivon, tial mi rekompencas la partion per kantoj, "
diris shi.
En la unuaj tagoj de shia studenta vivo en la
Shanhaja Konservatorio, shi tute ne parolis han-lingve, sed
dank' al la prizorgado de instruistoj kaj sia diligenta penado,
shi rapide progresis ne nur en parolado, sed ankau en kantado.
En
1963, kiam shi lernis en la Shanhaja Konservatorio, shi prezentis
la kanton, tre popularan kaj multe shatatan de la tibetanoj,
"Kantas la liberigitaj servutuloj", per kiu shi
montris ghojon de la liberigitaj tibetanoj.
Nun shi daure prezentas tiun kanton en multaj
okazoj. Shi diris, ke la kanto "Kanton al la partio"
pli bone montras shian amon al la partio. Patrino estas origino
de la vivo de chiuj kaj ankau garantio de la homa ekzisto.
La Komunista Partio de Chinio estas savanto de la tibeta popolo.
Ghi donis al la tibeta popolo veran vivon -- homan liberecon
sen subpremo kaj servuto.
Postvivinte la servutecon en la malnova Tibeto,
Caidan Zhuoma propraokule vidis du malsamajn sortojn de la
tibeta popolo en du malsamaj sociaj sistemoj. "Gvidate
de la Komunista Partio de Chinio, la tibeta popolo farighis
mastro de sia sorto. Mi devas atribui mian hodiauan felichon
al la partio, tial chiu mia kanto bone montras miam profundan
amon al ghi."
Caidan
Zhuoma nun estas vicprezidanto de la China Popola Politika
Interkonsiligha Konferenco de Tibeto. Shi per kantoj montras
la profundan amon de la 2.6 milionoj da tibetanoj al la partio
kaj patrio.
Kiel tibeta kantistino de la nova Chinio, shi
per siaj kantoj edukis la tutan generacion de tibetanoj. Shi
kaj shiaj samgeneraciaj kantistoj per kantoj montras la amon
de la china popolo al la patrio kaj partio kaj kontribuis
por prosperigi la belartan ghardenon de la nova Chinio, kaj
tial shiaj kantoj estis registritaj en la videodisko kun prezento
de famaj chinaj kantistoj de la 20-a jarcento.
Shi diris: "Sen la Komunista Partio de Chinio
ne estus la felicha hodiauo de la tibeta popolo nek mi, Caidan
Zhuoma."
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|