Centra gvidantaro de KPCh cheestis
diskutadon de lokaj delegacioj

En la 9-a de novembro Jiang Zemin, Li Peng kaj Li Ruihuan respektive cheestis la diskutadon de la delegacioj de Shanhajo, Chongqing kaj Tianjin. Posttagmeze de la 8-a Zhu Rongji, Hu Jintao kaj Li Lanqing respektive cheestis la diskutadon de la delegacioj de Shaanxi, Tibeto kaj Shandong. Ili auskultis la diskutadon de reprezentantoj pri la raporto farita de Jiang Zemin en la inauguro de la 16-a kongreso.

La reprezentantoj unuanime opiniis, ke la raporto de Jiang Zemin havas klaran temon, koncentras la saghon de la tuta partio kaj esprimas la volon de la china popolo, ke ghi estas grava kaj brila marksisma dokumento kaj politika manifesto de nia partio por kreo de nova brila estonteco en la nova jarcento.

La reprezentantoj unuanime opiniis, ke la kompartianoj povos sinforgese kaj sinofere plenumi sian oficon nur kiam ili estos fidelaj al la kariero, la shtato kaj la popolo. Kaj nur tiam ili povos esti fidelaj al la partio kaj farighi veraj kompartianoj.

Kiel komplete praktiki la gravan penson de la "tri reprezentoj" en la nova situacio kaj teni la pionirecon de la partio, tio estas unu el la temoj plej interesantaj la reprezentantojn.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!