Jhurnaloj de Taiwan opinias, ke la 16-a Kongreso de KPCh "grave influos la estontecon"

Pluraj jhurnaloj de Taiwan raportis pri la 16-a Kongreso de KPCh en frontaj paghoj, kaj parto el ili aperigis fotojn de ghenerala sekretario Jiang Zemin en prezido de la kongreso kaj publikigis chefartikolojn kaj komentariojn, opiniante, ke la kongreso "grave influos" Chinion kaj la Azi-Pacifikan Regionon.

Sub la titolo "Inaugurighis la 16-a Kongreso de KPCh, publikighos en la 15-a la nomlisto de nova gvidantaro", jhurnalo "Tempo de Chinio" publikigis raportajhon el Pekino, ke "la 7-taga 16-a kongreso elektos novan gvidantaron". Artikolo en ghia rubriko "Observo en Pekino" diras, ke la Komunista Partio de Chinio reganta pli ol 50 jarojn utiligos la shancon por "renovigi impresojn de aliaj kaj montri la bravecon progresi samtakte kun la epoko".

Jhurnalo "Asociado" publikigis chefartikolon, kiu diras, ke la 16-a Kongreso de KPCh estas la unua kongreso de la partio en la nova jarcento, ke la kongreso "grave influos" la propran evoluon de la partio, la disvolvighon de la ekonomio de la cheftero, la interrilatojn de ambau flankoj de Taiwan-markolo kaj ech la disvolvighon de la Azi-Pacifika Regiono.

"Ekonomia Tagjhurnalo" raportis, ke la 16-a Kongreso de KPCh alportos profitodonan stimulon al la akcio de ambau flankoj.

"Industria kaj Komerca Tempo" raportis sub la titolo "Ekonomio de estonta Chinio estos pli malfermita", ke la transiro de la 15-a al la 16-a kongreso estas grava mejloshtono de turnigho de politika socio de Chinio, la china ekonomio pli larghe malfermighos kaj "kunfandighos kun la tutmonda sistemo".

Fama profesoro Yang Kaihuang de Donghua-universitato de Taiwan publikigis sian artikolon opiniante, ke la 16-a Kongreso de KPCh estas ghia unua kongreso en la nova jarcento kaj elektos novan gvidantaron, tial la kongreso estos "ekstreme atentata" kaj zorgata de Taiwan multe pli ol de la cheftero.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!