 Februare
de 2000 ghenerala sekretario de la Komunista Partio de Chinio
Jiang Zemin diris koncerne la partian konstruadon en la nova
historia periodo, kiam li faris inspektadon en Guangdong:
"Resumante la pli-ol-70-jaran historion de nia partio,
ni venis al la konkludo, ke nia partio gajnis subtenon de
la popolo pro tio, ke ghi estas avangardo de la laborista
klaso kaj en chiuj historiaj periodoj de la revolucio, konstruado
kaj reformado, ghi chiam reprezentas postulojn de la avangardaj
sociaj produktaj fortoj de Chinio, reprezentas direkton de
la progresa kulturo de Chinio kaj reprezentas la fundamentajn
interesojn de la vasta china popolo." Maje de la sama
jaro en sia inspektado en Jiangsu, Zhejiang kaj Shanhajo,
Jiang resumis tiun tezon en "tri reprezentojn".
Li diris, ke nia partio devas pluapashe levi la nivelon de
regado kaj gvidado lau la postuloj de la "tri reprezentoj",
tio estas bazo de nia partio, fundamento de nia potenco kaj
fonto de nia forto. El la "tri reprezentoj" la fundamenta
estas reprezenti la fundamentajn interesojn de la popolo.
La unuan de julio de 2001 en la solena kunveno
memore al la 80-jara jubileo de la fondigho de la Komunista
Partio de Chinio Jiang diris en sia parolado, ke resumante
la bazan sperton de nia partio en la 80-jara penado kaj rigardante
la penigajn taskojn kaj brilan estontecon, la partio devas
daure stari che la fronto de la epoko, gvidi la popolon en
antauenmarsho kaj persiste teni la supre menciitajn "tri
reprezentojn". Tiu grava penso estas granda programo
por komplete plifortigi la partian konstruadon kaj montris
direkton de la partia konstruado en la nova epoko.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|