Plej juna reprezentanto de la 16-a kongreso

Tian Liang, la plej juna reprezentanto de la 16-a kongreso, monda championo de plongho kaj membro de la delegacio de Shaanxi-provicno, chiam montris grandan ghojon dum la kongreso. Li diris: "Mi certe bone plenumos la taskon de reprezentanto por sukcesigi la unuan kongreson de nia partio en la nova jarcento."

La 23-jara Tian Liang estas veterana sportisto. En la agho de 7 jaroj li komencis sin ekzerci per plongho. 11-jara, li alighis al la provinca plongha teamo, kaj 17-jara, li farighis membro de la shtata plongha teamo. Li jam akiris pli ol 40 orajn medalojn. "Kompreneble la plej grava medalo estas tiu akirita en la Olimpikoj de 2000. Chiuj sportistoj senescepte esperegas oran medalon en Olimpikoj, kaj nur tiam ili povos alporti plej altan honoron al la patrolando," diris Tian Liang.

Li diris: "Mi kreskis en la kulturado de la partio, kaj en 1999 mi farighis membro de la partio. Sed mi ne atendis, ke mi estis elektita reprezentanto de la 16-a kongreso.

"Nun nia lando jam eniris en la novan evoluan etapon de ampleksa konstruado de bonhava socio kaj rapidigo de socialisma modernigo. Granda afero postulas grandan partion kaj granda partio bezonas gvidon de granda teorio. La grava penso de la 'tri reprezentoj' estas evoluanta marksismo, estas orientigho de nia nova praktiko.

"Ampleksa konstruado de bonhava socio estas nedisigebla de ampleksa progreso de homoj. La celo de ampleksa konstruado de bonhava socio elmetita de kamarado Jiang Zemin en la raporto inkluzivas kvalitojn de la tuta nacio rilate ideologion, virton, edukitecon, klerecon je sciencaj scioj kaj sanon, kaj la sistemon de nacia edukado, la sistemon de kultura renovigo de sciencoj kaj tekniko kaj la sistemon de tutpopola sanigado, medicino kaj sanprotektado. Senchese antauenpushi la ampleksan progreson de la homoj lau la postulo de la grava penso de la 'tri reprezentoj' estas esenca postulo de konstruado de nova socialisma socio. Mi kredas, ke nia lando impete disvolvighos kaj progresos en chiuj flankoj."

Li diris ankau pri sia estonteco: "Certe mi partoprenos en la Olimpikoj de 2004 kaj penos gajni oran medalon. Post la Tutlanda Sportkunveno en 2005 mi faros decidon por elekti ian laboron lau mia sanstato."

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!