Yang Ling deziras championighi en la Pekinaj Olimpikoj

Yang Ling estas sportisto de la china pafa teamo. Li gajnis la olimpikan championecon de 10-metra pafo al movighanta celtabulo en 1996 kaj 2000 respektive. Kiel plej juna reprezentanto de la Pekina Delegacio al la 16-a kongreso li estas forte ekscitita en tiu chi solena kunveno. Antau la kongreso li serioze studis koncernajn dokumentojn kaj bone preparis sin por esti tauga reprezentanto. Li diris, ke Chinio nun trovighas en la grava historia periodo de disvolvigho kaj Dengxiaoping-teorio kaj la grava penso de la "tri reprezentoj" montris al ni klaran direkton. La Komunista Partio de Chinio devas firmpashe gvidi la tutlandan popolon en kompleta konstruado de la bonhava socio por realigi la grandan reprosperighon de la china nacio.

Li nun kumulas asistadon de la trejnisto de la teamo. Li diris, ke chiu partiano devas esti oferema kaj modela en la laboro. Nur tiel oni povas daure teni la brilecon de la partio kaj firme unuigi la popolon. Kiel sportisto oni devas diligente sin ekzerci kaj akiri idealajn sukcesojn en la konkurso, kaj en la tempo, kiam la konkursaj sportoj pli kaj pli merkatighas, oni devas daure penadi por gloro de la patrio kaj firme memori kion diris Xu Haifeng, la unua olimpika championo de Chinio: "Kio estas patriotismo? Kiam vi staras sur championa podio kaj respektoplene auskultas la muzikon de nia nacia himno kaj chiuj spektantoj fiksas siajn rigardon sur nia nacia flago. Tio ja estas la plej bona patriotisma eduko."

La 13-an de julio 200, li kiel reprezentanto de chinaj sportistoj, partoprenis en invitado de la Olimpikoj en 2008 kaj pro tio li havas pli da amo al la Pekinaj Olimpikoj. Li multe atentas la ghojigan shanghighon de la pekina konstruado kaj deziras, ke la tuta mondo estu mirigita pri plenumo de la solenaj promesoj de Pekino. Li diris, ke subtenate de la tutlanda popolo, Pekino nun metas firman bazon por la plej sukcesaj olimpikoj en la homa historio kaj la potencigho de la patrio faros Pekinon pli bela.

La plej granda idealo de Yang Ling estas gajni olimpikan championecon en sia naskighloko Pekino.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!